Okulmakula koturno

}} La Okulmakula koturno (Cyrtonyx ocellatus) estas specio de birdoj de la familio de OdontoforedojAmerikaj koturnoj. Ĝi poivus estis samspecia kun C. montezumae, kun kiu ĝi formas superspecion. Estas ebla raso differens priskribita el Honduro, sed ĝi ne estas kutime konsiderata valida. Tiele temas pri monotipa specio, sen subspecioj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Okulmakula koturno
Okulmakula koturno
Okulmakula koturno
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Odontoforedoj Odontophoridae
Genro: Cyrtonyx
Specio: C. ocellatus
Cyrtonyx ocellatus
(Gould], 1837)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo redakti

Ĝi troviĝas en Salvadoro, Gvatemalo, Honduro, Meksiko kaj norda Nikaragvo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj moderklimataj montarbaroj de pino-kverko kaj altaltitudaj arbustaroj en suda Meksiko kaj en Centrameriko, ekde la Istmo de Tehuantepeko ĝis Nikaragvo je 750-3,050 m. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo kaj konsiderata specio mezminacata fare de la Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Oni ne konas subspeciojn.[1]

Guatemala estis identigita kiel loĝejo por tiu specio, kaj tie ĝi estis vidata je 11 diferencaj lokoj el 2000. Ĝi estas konsiderata rara je ĉiuj tiuj lokoj kaj estis kromaj ĵusaj vidaĵoj el Meksikio, Honduro kaj Nikaragvo. Konsiderinte tion, kaj ĉar ne estis ĵusaj vidaĵoj el Salvadoro, la totala tutmonda populacio estas supozata je malpli da 10,000 individuoj.

Aspekto redakti

Plenkreskuloj estas 20 al 25 cm longaj. La maskloj havas blankan vizaĝon kun nigraj markoj, laŭ kolorbildo kiun Peterson kaj Chalif[2] nomigas "arlekena", kaj longa kresto ne levebla, kiu falas al la nuko. Ĝi estas sufiĉe simila al la Montezuma koturno (Cyrtonyx montezumae), sed ĝia plumaro estas pli senkolora, la brusto kaj la flankoj estas brunaj. En la flankoj ĝi havas nigrajn striojn, kaj ne cirklajn makulojn kial la frata specio. Ambaŭ specioj havas diferencajn distribuadojn, kies komuna limo situas en la Istmo de Tehuantepeko. Kelkaj ornitologoj konsideras, ke ambaŭ specioj estas vere formoj de sama specio.

Referencoj redakti

  1. Clements, J. F. 2007. The Clements Checklist of Birds of the World, 6th Edition. Cornell University Press. Downloadable from Cornell Lab of Ornithology
  2. Peterson, Roger Tory, kaj Edward L. Chalif. 2008. Aves de México. Guía de campo. Editorial Diana, México.