Olivier Dahan
Olivier DAHAN (naskiĝis la 26-an de junio 1967 en La Ciotat), estas franca reĝisoro kaj scenaristo.
Olivier Dahan | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de junio 1967 (57-jaraĝa) en La Ciotat |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio ![]() |
Okupo | |
Okupo | scenaristo filmreĝisoro filmproduktoro ![]() |
Biografio
redaktiOlivier Dahan, 20-jara en 1987, eniris Artan Lernejon en Marsejlo kie li ricevis nacian superan diplomon de plastika esprimo en 1991. Inter 1988 kaj 1997, li reĝisoris sep kurtfilmojn, muzikvideojn por IAM, MC Solaar, The Cranberries, Zucchero, ktp, kaj partoprenis artajn ekspoziciojn. En 1994, Olivier Dahan reĝisoris por ARTE sian unuan longan filmon, Frères, en la kolekto «Tous les garçons et les filles de leur âge». La filmo estis elektita por festivalo Berlinale. Ĝi aperis en kinejoj en 1997 samtempe kun Déjà mort, dramo en la senespera mondo de junaj Nico-anoj, riĉaj kaj deprimaj. Inter la rolantoj troviĝis Benoît Magimel.
En 2001, li filmis adapton de fabelo de Charles Perrault, Le Petit Poucet, kaj sombran filmon en 2002, La Vie promise kun Isabelle Huppert en rolo de prostituitino priserĉanta sian eks-edzon. En 2003, produktoroj Alain Goldman kaj Luc Besson proponis ke li reĝisoru Les Rivières pourpres 2 - Les anges de l'apocalypse, kun Benoît Magimel.
Komence de 2004, li planis filmi biografion de Édith Piaf, kiun li reĝisoris en 2006 kun Marion Cotillard en rolo de la mita kantistino. La filmo La Môme, (titolita La Vie En Rose en la angla), malfermis festivalon Berlinale en 2007. Marion Cotillard estis rekompencita per Golden Globe pro sia aktorado, BAFTA por plej bona aktorino; César por plej bona aktorino kaj Oskaro por plej bona aktorino. Oskaro por plej bona ŝminkado estis ankaŭ atribuita al la ŝminkista teamo.
En 2008, Olivier Dahan vojaĝis tra Luiziano kaj Teksaso, por serĉi lokojn por sia venonta filmado en la angla, planita dum somero 2008.
En 2009 kaj 2010, li reĝisoris la spektaklon Mozart, l'opéra rock, produktitan de Dove Attia kaj Albert Cohen.
Filmaro
redakti- 1994: Frères
- 1998: Déjà mort kun Romain Duris, Benoît Magimel, Zoé Félix kaj Coralie Trinh Thi
- 2001: Le Petit Poucet kun Élodie Bouchez, Romane Bohringer kaj Catherine Deneuve
- 2002: La Vie promise kun Isabelle Huppert kaj Pascal Greggory
- 2004: Les Rivières pourpres 2 (Les Anges de l'Apocalypse) kun Jean Reno, Benoît Magimel kaj Christopher Lee
- 2007: La Môme kun Marion Cotillard, Sylvie Testud kaj Clotilde Courau
- 2008: Love Stories (kurtfilmo)
- 2009: My Own Love Song
Muzikalo
redakti- 2009: Mozart, l'opéra rock (septembro 2009, rok-opero en Palais des Sports de Paris) - DVD aperis en novembro 2010
Muzikvideoj
redakti- Zenzile, Simple Lesson
- The Cranberries, Animal instinct
- The Cranberries, Salvation
- The Cranberries, Promises
- Silmarils, Cours vite
- Stéphan Eicher, 1000 vies
- Renaud, Docteur Renaud mister Renard
- MC Solaar, Les temps changent
- IAM, Planète Mars
- Princess Erika, Faut qu'j'travaille
- France Gall, La seule chose qui compte
- Raphaël, Le vent de l'hiver
- Eagle-Eye Cherry, Falling in love
- Zucchero, Non eppure ti amo
- Zucchero, Cosi celeste
- Sharleen Spiteri, All the times I cried
- Francis Cabrel, Hors saison
- Cali, Comme j'étais en vie
- Mozart, l'opéra rock, Vivre à en crever kaj Le bien qui fait mal
- Raphaël, Le bar de l'hotel