Abraham Albert COHEN (greke Αβραάμ Αλβέρτος Κοέν, la 16a de aŭgusto 1895 – la 17a de oktobro 1981) estis svisa franclingva poeto, romanverkisto kaj dramisto. Lia laboro estas tre influita de lia juda kredo (li devenis de romaniotaj judoj de Grekio). Lia nomo iam estis menciita kiel premioto de la Nobel-premio pri Literaturo [1].

Albert Cohen
Persona informo
Albert Cohen
Naskonomo Abraham Albert Cohen
Naskiĝo 16-an de aŭgusto 1895 (1895-08-16)
en Korfuo
Morto 17-an de oktobro 1981 (1981-10-17) (86-jaraĝa)
en Ĝenevo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pneŭmonito vd
Tombo Jewish cemetery of Veyrier vd
Etno svisoj vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Svislando vd
Alma mater Lycée Thiers • Universitato de Ĝenevo vd
Memorigilo Albert Cohen
Profesio
Okupo verkisto • poeto • dramaturgo • prozisto vd
Aktiva en Ĝenevo vd
Aktiva dum 1921– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Li naskiĝis en 1895 sur la greka insulo Korfuo. Li apartenis al la plej grava juda (sefarda) komunumo de kiu lia avo estis prezidanto. Kiam li estis kvinjaraĝa, liaj gepatroj decidis translokiĝi al Marsejlo post persekuto de judoj. Li estis diplomiĝinto de mezlernejo en Marsejlo kaj poste faris siajn universitatajn studojn en Ĝenevo. Li fariĝis svisa civitano en 1919 kaj laboris en la diplomatia departemento de la Internacia Organizaĵo de Laboro en Ĝenevo. Li estis cionisto. Dum la Dua Mondmilito, li servis kiel jura konsilisto de la Interregistara Komitato por Rifuĝintoj en Londono.

La plej bonega laboro de Cohen estas konsiderita kiel la nova tetralogio, kiu konsistas el Solal (1930), Mangeclous (1938), Belle du Seigneur (1968), kaj Les Valeureux (1969). Inter tiuj libroj, Belle du Seigneur estas aparte aprezata, aljuĝita la Grand Prix du Roman de l'Académie Française (Granda Premio de la Franca Akademio por Romano) en 1968. Tiu verko estis ankaŭ vicigita en la 32-an lokon en la listo La 100 libroj de la 20-a jarcento laŭ Le Monde.

Verkaro redakti

  • Paroles juives (poemoj), 1921
  • Solal, 1930
  • Mangeclous, 1938
  • Le livre de ma mère (aŭtobiografia rakonto, kinigita), 1954
  • Ezekiel (teatraĵo), 1956
  • Belle du Seigneur, 1968 (Grand prix du roman de l'Académie française)
  • Les valeureux, 1969
  • Ô vous, frères humains, 1972
  • Carnets 1978, 1979

Bibliografio redakti

  • C Auroy, Albert Cohen, une quête solaire, Presses universitaires de la Sorbonne, Paris, 1996
  • B Cohen, Albert Cohen, mythe et réalité, Gallimard, 1991
  • Goitein-Galperin, Visage de mon peuple. Essai sur Albert Cohen, Nizet, Paris, 1982
  • Alain Schaffner, Le Goût de l'absolu. L'enjeu sacré de la littérature dans l'œuvre d'Albert Cohen, Champion, Paris, 1999
  • Alain Schaffner, Philippe Zard, Albert Cohen dans son siècle, Le Manuscrit, 2003 ISBN 2748155637
  • Gérard Valbert, Albert Cohen, ou le Pouvoir de vie, L'Âge d'homme, Lausanne-Paris, 1981

Referencoj redakti

  1. "Cohen, Albert" from Jewish Writers of the Twentieth Century, "Further references, related titles" by David Coward. Bookrags, 18a de Junio 2010.

Eksteraj ligiloj redakti