Onopordo (Onopordum) estas plantgenro en la subfamilio de la Carduoideae ene de la plantfamilio de la Asteracoj (Asteraceae).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Onopordo, Onopordum
Ordinara onopordo (Onopordum acanthium), ilustraĵo el Flora von Deutschland, Österreich und der Schweiz 1885 de Thomés
Ordinara onopordo (Onopordum acanthium), ilustraĵo el Flora von Deutschland, Österreich und der Schweiz 1885 de Thomés
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Asteraloj Asterales
Familio: Asteracoj Asteraceae
Subfamilio: Carduoideae
Genro: Onopordo Onopordum
Specio: Ordinara enotero Onopordum acanthium
Ordinara enotero Oenotera biennis
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Nomo redakti

La botanika nomo venas el la greka: ónos por azeno kaj porde por meteorismo. La planto kaǔzas intestajn gasojn ĉe azenoj, se tiuj manĝis ĝin.

Pro tio la onopordo estas ankaŭ nomata azenkardo.[1]

Priskribo redakti

Onopordum-specioj estas dujara, herba planto, malofte ili estas plurjaraj. En la unua jaro ili formas rozedon. En la dua jaro la planto kreskas ĝis alteco de 0,5 ĝis 4 m kaj diametro de 1,5 m. La planto estas kovrata de maldensa kaj aranereta hararo. La plej ofte sentigaj folioj estas dentrandaj kaj palmataj, ondaj kaj dornaj. La larĝaj malalten subigantaj randoj formas ĉe la tigo dornohavajn flugilojn.

La tuta floraro estas larĝe disbranĉita. La kapitulformaj floraroj estas grandaj, globformaj kaj plurvicaj kaj ĉirkaǔitaj de dornaj involukrofolietoj. Ekzistas nur purpurruĝaj (malofte blankaj aǔ rozeaj) tubetfloroj. Ili formas kvin- aǔ kvareĝaj aĥenoj kun papuso.

Disdivido redakti

La plej multaj specioj de Onopordo kreskas en la mediteraneaj landoj; ili hejmiĝas de la mediteranea regiono ĝis Nordafriko kaj Mezazio. En kelkaj landoj ili estas invadaj plantoj.

Sistematiko redakti

 
Onopordo (Onopordum acanthium)
 
Sentiga onopordo (Onopordum acaulon)
 
Onopordum cynarocephalum

Specioj redakti

Ekzistas ĉ. 40 (25 ĝis 60) specioj en la genro de la Onopordoj (Onopordum) (elekto):

Hibridoj redakti

  • Onopordum ×brevicaule GONZ.SIERRA, PÉREZ MORALES, PENAS & RIVAS MART. (= Onopordum acanthium × Onopordum acaulon)
  • Onopordum ×erectum GONZ.SIERRA, PÉREZ MORALES, PENAS & RIVAS MART.}} (= Onopordum corymbosum × Onopordum nervosum subsp. castellanum)
  • Onopordum ×macronervosum {{Person|Gonz.Sierra, Pérez Morales, Penas & Rivas Mart. (= Onopordum macrocanthum × Onopordum nervosum)
  • Onopordum ×onubense GONZ.SIERRA, PÉREZ MORALES, PENAS & RIVAS MART. (= Onopordum dissectum × Onopordum macrocanthum)
  • Onopordum ×spinosissimum GONZ.SIERRA, PÉREZ MORALES, PENAS & RIVAS MART. (= Onopordum acanthium × Onopordum illyricum)

Uzado redakti

La floraro de la planto povas esti uzata kiel artiŝoko.[3]

Fontoj redakti

  • David J. Keil: Onopordum. En: BibISBN 0195305639 paĝo 87, rete .
  • Werner Greuter: Compositae (pro parte majore): Onopordum. En: Werner Greuter, Eckhard von Raab-Straube (Eld.): Compositae. Euro+Med Plantbase – the information resource for Euro-Mediterranean plant diversity. Berlin 2006–2009, online.
  • Christina Flann (Hrsg.): Global Compositae Checklist: Onopordum.[rompita ligilo] elŝutita 09/27/12

Referencoj redakti

  1. onopordo. Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto.
  2. C. C. Townsend: A New Iraqi Species of Onopordum (Compositae): Contributions to the Flora of Iraq: XIV. In: Kew Bulletin. Band 42, Nr. 2, 1987, S. 439–441, JSTOR.
  3. Peter Schönfelder, Ingrid Schönfelder: Der Kosmos-Heilpflanzenführer. Europäische Heil- und Giftpflanzen. 6., neu bearb. Auflage. Franckh-Kosmos, Stuttgart 1995, ISBN 3-440-06954-0, S. 166.