Kaluno

specio
(Alidirektita el Ordinara kaluno)

Kaluno aŭ pli precize ordinara Kaluno latine Calluna vulgaris estas plantospecio, kaj la sola de la genro Calluna en la familio de erikacoj, kelkfoje ankaŭ nomata "eriko". Ĝi estas la nacia floro de Norvegio. Ĝi kreskas kiel eta persista arbusto alta je 20 - 50 centimetroj (malofte ĝis 1m), kaj vaste troviĝas en Eŭropo kaj Malgrand-Azio sur bone drenitaj acidaj terenoj en malfermaj sunaj situoj kaj en modera ombro. Ĝi toleras malfortan paŝtiĝon kaj kapablas revigligi sin post foja bruliĝo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kaluno
floranta Calluna vulgaris
floranta Calluna vulgaris
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Erikaloj Ericales
Familio: Erikacoj Ericaceae
Genro: Kaluno Calluna vulgaris
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Erikejo en Jorkŝiro

Ĝin distingas disde la parenca genro eriko la kvarpartaj korolo kaj kaliko. La floroj elvenas en malfrua somero, sovaĝaj specioj kutime havas purpurecajn.

Tiu palearktisa specio estas grava paŝtaĵo por ŝafoj kaj cervoj, kiuj povas manĝi la pintojn de la plantoj kiam neĝo kovras malpli altajn kreskaĵojn.

Oni kultivas ĝin kiel ornam-planton por uzado en pejzaĝ-ĝardenismo kaj privataj ĝardenoj. En Nov-Zelando la planto estis enkondukita kaj fariĝis invada trudherbo kelkloke, plej notinde en la Nacia parko Tongariro, ĝi superkreskas la indiĝenajn plantojn. Provoj kontraŭbatali kalunon helpe de ĝin manĝanta skarabo ŝajne sukcesas [1] Arkivigite je 2011-07-25 per la retarkivo Wayback Machine.

Floroj de kaluno (Calluna vulgaris)
Kaluno (Calluna vulgaris) - ilustraĵo de Otto Wilhelm Thomé

Galerio redakti