Orfeaj himnoj (latine: Orphei hymni) estas tekstoj el la sfero de poeziaĵaro orfeisma. De tiaj tekstoj kelkaj fragmentoj konserviĝis.

Tekstoj redakti

Jenas la tekstaj transdonitaĵoj:

Fine Paŭzanio asertas ke okaze de misteraj festoj en Ĥalandri sacerdotoj el la gento de la Likomidoj kantadis etajn himnojn kies aŭtoreco atribuitis al Orfeo. Laŭ Paŭzanio ili kvalite ne estis pli malbonaj ol la Homeraj himnoj.[3]

De tiaj unuopaj tekstoj strikte distingendas tekstaro pri 87 himnoj, kiuj kune kun Homeraj himnoj kaj la himnoj de Kalimako de Kireno kaj de Proklo konserviĝis ĝis hodiaŭ. Eble temas pri verko de unuopulo el la 2-a jarcento kiu faritis speciale por (eble malgrandazia) kulto-komuno. La relative malgrandaj tekstoj de inter ses kaj tridek versoj havas karakteron epiklezan. Ofte la petitaj dioj de la orfea panteono (ekz. Nikso, Krono, Eroso, Zeŭso, Dionizo, la Kuretoj, Temiso, Diko) inter si miksiĝas identece. Dediĉis oni la kolekton al la kantisto Muzeo, disĉiplo legenda de Orfeo mem.

Eldonoj redakti

  • Apostolos N. Athanassakis (eld.): The Orphic hymns. Text, translation and notes. Scholars Press, Missoula (Montana) 1988, ISBN 0-89130-119-4
  • Joseph O. Plassmann: Orpheus. Altgriechische Mysterien. Diederichs, München 1992, ISBN 3-424-00740-4 (kun traduko germanen; unua eldono en Jena 1928)
  • Marie-Christine Fayant (eld.): Hymnes orphiques. Les Belles Lettres, Paris 2014, ISBN 978-2-251-00593-5 (kritika eldono kun traduko francen)

Literaturo redakti

  • Alberto Bernabé: Orphei hymnorum concordantia. Olms-Weidmann, Hildesheim 1988, ISBN 3-487-07872-4.
  • Claude Calame: Orphik, Orphische Dichtung II C). Ĉe: Der Neue Pauly (DNP). volumo 9, Metzler, Stuttgart 2000, ISBN 3-476-01479-7, kol. 58–69.
  • Daniel Kölligan, José Marcos Macedo kaj Pedro Barbieri: Polyonymoi – A Lexicon of the Divine Epithets in the Orphic Hymns. Würzburg 2021, ISBN 978-3-95826-154-9
  • Anne-France Morand: Études sur les Hymnes Orphiques. Brill, Lejdeno k.a. 2001, ISBN 90-04-12030-0.
  • Jean Rudhardt: Opera inedita. Essai sur la religion grecque & Recherches sur les Hymnes orphiques (= Kernos, suppl. 19). Centre International d'Étude de la Religion Grecque Antique, Liège 2008, ISBN 978-2-9600717-2-6, p. 157–325, 335–346

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

OF estas mallongigo de Orphicorum Fragmenta kun eldonisteco de Otto Kern.

  1. Platono, Leges 715e = OF 21; Aristotelo, De mundo 401a 25-b 7 = OF 21a; J. v. Arnim (eld.): Stoicorum veterum fragmenta, vol. 2, p. 1078, 1081 = OF test. 233, OF 30.
  2. Makrobio, Saturnalia 1.23.21; 18.12.17; 18.12.22 = OF 236-239; kp. 307.
  3. Paŭzanio, Priskribo de Grekio 9.27.2, 30.12 = OF 304-305.