Orhan Veli Kanık (n. la 13-an de aprilo 1914 - m. la 14-an de novembro 1950) estas fama turka poeto, verkisto kaj tradukisto, pli konata kiel Orhan Veli. Li ankaŭ uzis la nomon Mehmet Ali Sel kiel sian pseŭdonimon kaj publikigis multajn el siaj poemoj sub ĉi tiu nomo[1].

Orhan Veli Kanık
Persona informo
Orhan Veli Kanık
Naskiĝo 13-an de aprilo 1914 (1914-04-13)
en Istanbulo,  Otomana Imperio
Morto 14-an de novembro 1950 (1950-11-14) (36-jaraĝa)
en Istanbulo
Mortis per enkrania aneŭrismo vd
Tombo Aşiyan Asri Cemetery vd
Lingvoj turkafranca vd
Ŝtataneco TurkioOtomana Imperio vd
Alma mater Galatasaray High School • Universitato de Istanbulo • Ankara Atatürk Lisesi vd
Subskribo Orhan Veli Kanık
Profesio
Alia nomo Mehmet Ali Sel. vd
Okupo poeto • verkisto vd
Aktiva dum 1936– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Orhan Veli Kani rigardante la bosporon. La statuo troviĝas en parko ĉe Rumelihisari, apud la istanbula markolo, en la okcidenta distrrikto Beşiktaş.

Kanık, kiu estis la fondinto de la Garip-movado (noviga poezia skolo) kune kun Melih Cevdet kaj Oktay Rifat, celis esence ŝanĝi la malnovan strukturon de la tiutempa turka poezio, prefere per la uzo de pli simpla poezia lingvaĵo [2]. Komuna trajto de la poemoj de la Garip-periodo estis, ke Orhan Veli alportis al siaj verkoj la naturecon de la turka lingvo parolata surstrate kaj eĉ tiu de popola slango. Kanık malkonstruis la nocion de romantikismo, kiu regis kaj en la divana kaj en la popola poezioj.  Aliflanke, ĉar li forlasis komparon kaj metaforon, klara lingvo aperis en lia poezio. Du el la aliaj novigoj, kiujn alportis Orhan Veli kun la movado Garip, estis, ke li anstataŭigis universalan humanismon, kiu delonge abstrakte esprimiĝis en turka poezio, per konkreta kaj klara humanismo[3].

Verkaro redakti

Dum siaj 36 vivojaroj, la poeto sciis krei diverskampan literaturon: novelojn, eseojn, artikolojn kaj literaturajn tradukojn [4]. Orhan Veli tradukis poemojn, rakontojn kaj teatraĵojn al la turka[5].

Poezio redakti

La poezia vivo de Orhan Veli Kanık, kiu komenciĝis en 1936, povas esti ekzamenita en tri periodoj: antaŭ Garip (1936-1941), Garip periodo (1941) kaj post Garip.

En sia poezio li uzis lingvaĵon proksima al la parolata lingvo, adoptante simplajn esprimojn. Lia poeziokolekto, nomata Garip, kiun Kanik eldonis kune kun siaj amikoj en 1941, estas konsiderata kiel deklaro pri tiu ĉi nova literatura tendenco. Orhan Veli sisteme metis la ĝojon de ekzisto kaj vivo en turkan literaturon[6].

Referencoj redakti

  1. (tr) Özsoy, M. Şerif (2002), Kanık'sadığım Biri Orhan Veli (Tiu, pri kiu mi pensas, estas Kanık Orhan Veli), Eld. Ayna, ISBN 9789758297160
  2. (tr) İz Bırakanlar: Orhan Veli. Hürriyet Gazetesi. Sayfa 4
  3. (tr) Halman, Talât Sait (la 14-an de novembro 1975), " Orhan Veli'nin edebiyatımıza katkıları ve şiirlerindeki yenilik boyutları" (La kontribuoj de Orhan Veli al nia literaturo kaj dimensioj de novigado en liaj poemoj), Milliyet Sanat Dergisi (158)
  4. (tr) Sağlam 2002, p. 7
  5. (tr) Ercilasun, Bilge (2004), Orhan Veli Kanık, His Life, Art, Selections from his Works, Ministerio de Naciaj Edukaj Eldonaĵoj, ISBN 975-11-0789-X
  6. (tr) Halman, Talât Sait (la 14-an de novembro 1975), "Orhan Veli'nin edebiyatımıza katkıları ve şiirlerindeki yenilik boyutları" (La kontribuoj de Orhan Veli al nia literaturo kaj dimensioj de novigado en liaj poemoj), Milliyet Sanat Dergisi (158)