Orpund

komunumo de Svislando

Orpund estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Nidau kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Bielo en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 2671 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Orpund
Blazono de Orpund
Blazono de Orpund
Blazono de Orpund
Ĉefstrato en la centro de Orpund
Ĉefstrato en la centro de Orpund
Ĉefstrato en la centro de Orpund
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Bielo
Malnova distrikto ĝis 2009 Nidau
Koordinatoj  47° 8′ 20″ N 7° 18′ 23″ O / 47.13889 °N, 7.30639 °O / 47.13889; 7.30639 (mapo)Koordinatoj: 47° 8′ 20″ N 7° 18′ 23″ O / 47.13889 °N, 7.30639 °O / 47.13889; 7.30639 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2671
Areo 3,96 km²
Alteco 483 m super marnivelo
Poŝtkodo 2552
Komunumkodo 0744
Mapo de Orpund
Mapo de Orpund
Mapo de Orpund
vdr

Geografio redakti

Orpund situas ĉe la norda bordo de Nidau-Bühren-Kanalo, en kiu estis kunigitaj la riveroj Aro kaj Zihl, oriente de la urbo Bielo, al kies aglomeraĵo ĝi apartenas. Al la komunumo apartenas la vilaĝo Orpund, la iama Monaĥejo Gottstatt kaj la vilaĝeto Zihlwil.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,96 km², de kiuj 37,4% estas kovritaj de arbaro, 39,1% servas por agrikulturo kaj 20,7% por setlado. [2]

Najbara komunumo redakti

La komunumo Orpund limas en nordoriento al Safnern, en sudoriento al Scheuren, en sudo al Schwadernau, en sudokcidento al Brügg, kaj en nordokcidento al Bielo.

Trafiko redakti

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 235.1 de Bielo al Büren ĉe Aro. Nordokcidente de la komunumo troviĝas la vojnodo de la svisa aŭtovojo A5 kun la svisa aŭtovojo A16 kaj la nuntempe konstruata konekto al la svisa aŭtovojo A6. Al la publika transportreto la komunuo estas konektita per la loka buslinio n-ro 72 de la stacidomo de Bielo al Meinisberg.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Orpund datiĝas el la jaro 1255 kiel Orpunt. Dum la konstruado de Nidau-Bühren-Kanalo estis trovitaj diversaj objektoj el la bronzepoko kaj la La-Tène-epoko. Dum mezepoko Orpund apartenis al la Grafoj de Nidau, kiuj ĝin trandonis al sia Monaĥejo Gottstatt konservante la jursidikcion. En la jaro 1398 Orpund fariĝis kun la tuta grafejo havaĵo de la urbo Berno. Ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Orpund apartenis al la Voktejo Nidau. Dum la tempo de la Helveta Respubliko ĝis 1803 ĝi apartenis al la distrikto Büren. En 1803 ĝi estis atribuita al la distrikto Nidau kaj fariĝis en la jaro 2010 parto de la administra distrikto Bielo.[3]

Komunuma partnereco redakti

Orpund ek de 1991 havas komunuman partnerecon kun la urbo Brtnice en Ĉeĥio.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti