Oskar August Heinroth

Oskar August HEINROTH (naskiĝinta la 1-an de marto 1871 en Majenco; mortinta la 31-a de majo 1945 en Berlino) estis germana biologo.

Oskar August Heinroth
Persona informo
Naskiĝo 1-an de marto 1871 (1871-03-01)
en Majenco
Morto 31-an de majo 1945 (1945-05-31) (74-jaraĝa)
en Berlino
Tombo Zoologia ĝardeno de Berlino
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato de Kilo
Memorigilo Oskar August Heinroth
Familio
Edz(in)o Magdalena Heinroth • Katharina Heinroth
Okupo
Okupo ornitologo • zoologo • taksonomo • zoologia kolektisto
vdr

La Griza ansero estis animalo ĉefe studita de la etologo Oskar August Heinroth kiu malkovris la fenomenon kondutan nome stampaĵo, poste de Konrad Lorenz kiu disvolvigis kaj popularigis tiun fenomenon[1], laŭ detala studo en la artikolo "Anseroj de Lorenz".

Li estis helpanto de la direktoro de la Zoologia ĝardeno de Berlino, kaj ricevis ordonon aranĝi ties Akvarion, kiu malfermiĝis en 1913. Oskar Heinroth iĝis la direktoro de la Akvario kaj tie laboris ĝis ties detruon en 1943 dum la Dua Mondmilito.

Notoj redakti

  1. Lorentz K. (1941) Vergleichende Bewegungsstudien an Anatiden, J. Ornithol, 89, pp. 194-293.