Osuské
Osuské, hungare Aszós [asOŝ] estas unuigita, malgranda vilaĝeto en Slovakio, en Regiono Trnava, en Distrikto Senica. Ĝis 1898 la oficiala loknomo estis Oszuszkó.
Osuské | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 906 12 (pošta Hradište pod Vrátnom) | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 609 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 52 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 37′ N, 17° 26′ O (mapo)48.62416666666717.440833333333Koordinatoj: 48° 37′ N, 17° 26′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 218 m [+] | ||
Areo | 11,61 km² (1 161 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Osuské [+] | |||
Bazaj informoj redakti
Situo redakti
Osuské situas laŭ traira flankovojo (ĉefvojo preteriras), laŭ fervojo Jablonica-Brezová pod Bradlom. Senica troviĝas je 12 km-oj.
Historio redakti
La unua skriba mencio okazis pri la vilaĝo en 1262 en formo "Ozus". Baldaŭe 2 vilaĝoj formiĝis, kiuj unuiĝis: Jókőoszuszka kaj Korlátkőoszuszka. En 1910 laŭ la popolnombrado loĝis en Aszós 828 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Szenice, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Osuské 627 homoj, (598 slovakoj).
Vidindaĵoj redakti
- romkatolika renesanca preĝejo omaĝe al Ĉiuj Sanktuloj de 1631, baldaŭe barokigita
- romkatolika kapelo omaĝe al Sankta Bartolomeo de 1738
- protektata tilio
Eksteraj ligiloj redakti
Fontoj redakti
- Hungara kaj slovaka Vikipedioj