Oszkár Szimán [oskAr simAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szimán Oszkár estis hungara kemiisto, astronomo, profesoro.

Oszkár Szimán [1] naskiĝis en 1923 en Budapeŝto. Li mortis la 6-an de aŭgusto 1996 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Oszkár Szimán akiris kemian diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány, sed li aŭskultis ankaŭ prelegojn pri astronomio. Li laboris en uzino pri fotaj materialoj, poste en kemia esplora instituto, fine en laboratorio pri filmoj. Li amatore okupiĝis ankaŭ pri astronomiaj temoj, ĉefe pri astronomiaj fotadoj, kiuj tuŝis iomete la kemion. Li instruis fotografion en Industriarta Altlernejo, li ofte prelegis en la astronomia observatorio. Li ricevis kelkajn premiojn.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Fényképezés a csillagászatban (Fotado en la astronomio), (1957)
  • Fotó Lexikon (1963) - redaktoro
  • Molekulák a világűrben (Molekuloj en la spaco), (1972)
  • Emlékeim a Haynald Obszervatóriumról [2]
  • HELL MIKSA (1720–1792) A VÉNUSZ HOLDJÁRÓL [3]

Fontoj redakti