Ottó Baditz
Ottó Baditz [badic], laŭ hungarlingve kutima nomordo Baditz Ottó estis hungara pentristo, ilustristo. Lia nobela antaŭnomo estis szentkirályszabadjai [sentkirAjsabadjai].
Ottó Baditz | |
---|---|
![]() Foto pri Ottó Baditz | |
Persona informo | |
Naskonomo | Baditz Ottó |
Naskiĝo | la 19-an de marto 1849 en ![]() |
Morto | la 21-an de aprilo 1936 en ![]() |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Akademio de Belartoj de Vieno |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Ottó Baditz [1] naskiĝis la 19-an de marto 1849 en Tótkeresztúr (Hungara reĝlando, nuntempa Križevci (Gornji Petrovci) en Slovenio), li mortis la 21-an de aprilo 1936 en Magyarkeresztúr.
BiografioRedakti
Ottó Baditz li akiris juran diplomon en Jura Akademio (Pozsony) en 1870, samtempe li lernis pentradon en la proksima Sopron. Post la diplomo li daŭris la pentrolernadon en akademioj de Vieno kaj Munkeno. Inter 1872 kaj 1890 li pentradis en propra ateliero en Munkeno. En 1890 li translokiĝis al Budapeŝto, jam kiel konata pentristo. Ekde 1911 li vivis en Magyarkeresztúr. Liaj pentraĵoj ricevis plurajn premiojn.
El solaj ekspoziciojRedakti
- Munkeno (1879, lia unua ekspozicio, lia pentraĵo Elítélve havis sukcesojn)
El grupaj ekspoziciojRedakti
- aŭtunaj ekspozicioj (Munkeno ekde 1878)
- Arthalo Budapeŝto 1885 kun lia cxefverko Angyalcsináló
- ekde 1880 Vieno, Parizo, Londono
- Internacia ekspozicio en Londono, kie li ricevis grandan premion
Elektitaj pentraĵojRedakti
- Elítélve (1879)
- A falu rossza (1880, en la sekva jaro ora medalo en Parizo)
- Angyalcsináló (1881, vidu la suban bildon!)
- Karácsony éjjele (1882 kun hungara eklezia premio)
- Laborfalvi Róza portréja (1883)
- Kihallgatás (1891 kun ekspozicia premio, vidu la suban bildon!)
- Krisztus-fej (1899 kun premio)
- Asszonyok a börtönben (1899, vidu la suban bildon!)
- Krumpliszedés (1906)
- Mater Dolorosa (1912)
- Krisztus az olajfák hegyén (en preĝejoj de Szombathely kaj Szilsárkány)
Liaj ilustritaj librojRedakti
- Kiss József: Mese a varrógépről (1884)
- Szana Tamás: Petőfiné Szendrei Júlia (1891)
- Bródy Sándor: Az ezüst kecske (1898)
- Jókai Mór: Puskás Klári. Székely monda (1898)
- Papp Zoltán: Muzsikaszó. Regény dalban (1911)
FontojRedakti
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun bildo
- hungarlingva biografio kun bildoj Arkivigite je 2018-02-02 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun bildo
- hungarlingva biografio kun bildo