Ottó Farkas [farkaŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Farkas Ottó estas hungara inĝeniero, profesoro, ekstera membro de Rusa Naturscienca Akademio (1996).

Ottó Farkas
Persona informo
Naskiĝo 31-an de januaro 1930 (1930-01-31) (94-jaraĝa)
en Uĵhorodo
Okupo
Okupo metala inĝeniero
vdr

Ottó Farkas [1] Arkivigite je 2016-04-23 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 31-an de januaro 1930 en Ĉeĥoslovakio en Užhorod (nuntempa Uĵhorodo en Ukrainio).

Biografio redakti

Ottó Farkas apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio. Li frekventis gimnazion en Miskolc, poste li akiris diplomon en kampuso de Sopron en 1952. Post siaj studoj li instruis samloke, tamen ĉefe li okupiĝis pri establado de nova universitato en Miskolc. Ankaŭ li translokiĝis al Miskolc, kie li daŭris la instruadon. En la jaroj 1956 kaj 1957 li estis inĝeniero en fabriko de Diósgyőr. En 1963 li doktoriĝis en la universitato, en 1979 li doktoriĝis (DSc.) kaj kandidatiĝis (CSc.). En 1965 li atingis la rangon docento, post jardeko li estis nomumita universitata profesoro. Inter 1984 – 1986 li estis dekano, inter 1986 – 1994 vicrektoro, inter 1987 – 1995 katedrestro kaj samtempe institutestro, inter 1994 – 1997 rektoro. En 1995 li pensiuliĝis, sed li restis plu en la universitato. Li havas edzinon, kiu naskis filon. Li ricevis diversajn premiojn kaj memormedalojn.

Elektitaj libroj redakti

  • Nyersvasmetallurgia (1989)
  • A nyersvasgyártás alapismeretei (1966)
  • Vas- és fémkohászattan (1962)

Fontoj redakti