Ottó Gratz

hungara bestokuracisto

Ottó Gratz [otO grac], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Gratz Ottó estis hungara bestkuracisto, altlerneja instruisto. Lia frato estis Gusztáv Gratz.

Ottó Gratz
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1879 (1879-11-30)
en Gelnica
Morto 6-an de majo 1956 (1956-05-06) (76-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Veterinara Universitato de Budapeŝto
Familio
Frat(in)o Gusztáv Gratz
Okupo
Okupo bestokuracisto • universitata instruisto
vdr

Ottó Gratz [1] naskiĝis la 30-an de novembro 1879 en Hungara reĝlando en Gölnicbánya (nuntempa Gelnica en Slovakio). Li mortis la 6-an de majo 1956 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Ottó Gratz devenis el germana familio. Li akiris diplomon en Veterinara Altlernejo de Budapeŝto en 1902. Post siaj studoj li instruis en ekonomia akademio en Magyaróvár, poste en simila akademio de Debrecen. Inter 1909 kaj 1933 li gvidis instituton pri lakto en Magyaróvár, kie li okupiĝis pri fromaĝoj (dum la 1-a mondmilito li estis armea bestkuracisto). En 1927 li doktoriĝis. En 1933 li atingis la instruan rangon privata profesoro, en la sama jaro li estis direktoro de laktostacio en Budapeŝto. Dum la 2-a mondmilito li pensiuliĝis. Li longe partoprenis en redaktado de fakrevuoj pri laktoj.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • A kisgazda fejőstehene és tejgazdasága (1921)
  • Termeljünk tiszta, jó és egészséges tejet! (1934)
  • Tejtermelési, tejkezelési és tejértékesítési ismeretek (1938, 1943)
  • Tejgazdasági lexikon (1940)

Fontoj redakti