Echarlens

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Outre Pont)

Echarlens estas komunumo en la distrikto Grejerco en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 734 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Echarlens
Blazono de Echarlens
Blazono de Echarlens
Blazono de Echarlens
Preĝejo Notra-Dame de Echarlens
Preĝejo Notra-Dame de Echarlens
Preĝejo Notra-Dame de Echarlens
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Grejerco
Koordinatoj  46° 38′ 55″ N 7° 5′ 27″ O / 46.64861 °N, 7.09083 °O / 46.64861; 7.09083 (mapo)Koordinatoj: 46° 38′ 55″ N 7° 5′ 27″ O / 46.64861 °N, 7.09083 °O / 46.64861; 7.09083 (mapo)
Nombro de loĝantoj 734
Areo 4,63 km²
Alteco 716 m super marnivelo
Poŝtkodo 1646
Komunumkodo 2131
Mapo de Echarlens
Mapo de Echarlens
Mapo de Echarlens
vdr

Geografio redakti

Echarlens situas en la Friburga Mezlando ĉe la okcidenta bordo de la Lago de Grejerco, norde de la urbo Bulle kaj proksimume 15 kilometrojn sude de la kantonĉefurbo Friburgo. Tra la komunumo fluas la rojo Sionge, alfluanto de la Lago de Grejerco. Oriente de Bocherens situas marĉo kun pluraj malgrandaj lagetoj. La komunumo konsistas el la vilaĝo Echarlens kaj la vilaĝetoj Bocherens, Champotey, Montmelley, Fontanoux kaj Outre Pont.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,63 km², de kiuj 13,6% estas kovritaj de arbaro, 74,7% servas por agrikulturo kaj 9,5% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Echarlens limas en nordo al Marsens, en oriento aliflanke de la Lago de Grejerco al Corbières, en sudo al Morlon, en sudokcidento al Bulle, kaj en okcidento al Riaz.

Trafiko redakti

Tra la komunumo kondukas la kantona ĉefvojo n-ro 12 kaj la svisa aŭtovojo A12, kies plej proksima alveturejo situas 1 kilometron sude de la komunumo apud Bulle. Krome konekta vojo de Corbières al Riaz kun ponto trans la lago de Grejerco pasas tra la komunumo. Per diversaj buslinioj de la entrepreno Transporto Publika Friburga la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Echarlens datiĝas el la jaro 855 kiel Escarlingus. Dum mezepoko Echarlens apartenis al la Senjorujo Everdes. La ruinoj de la senjoroj de Everdes ankoraŭ nuntempe videblas. En La jaro 1475 Echarlens fariĝis havaĵo de la urba ŝtato Friburgo. Ĝis 1547 Echarlanes restis sidejo de kastlano de Everdes, tiam ĝi fariĝis parto de la friburga Voktejo Everdes respektive Everdes-Vuippens. Okaze de la Helveta Revolucio de 1798 ĝi estis atribuita al la distrikto Bulle, kiu surbaze de la nova kantona konstitucio en la jaro 1848 estis integrita al la distrikto Grejerco.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti