Pál Endre Sárközy

Pál Endre Sárközy [ŝArkozi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sárközy Pál Endre estis hungara matematikisto, instruisto, profesoro, pastro, ĉefabato, monaĥo.

Pál Endre Sárközy
Persona informo
Naskonomo Sárközy Endre
Naskiĝo 3-an de decembro 1884 (1884-12-03)
en Jánosháza
Morto 10-an de majo 1957 (1957-05-10) (72-jaraĝa)
en Pannonhalma
Mortokialo leŭkemio
Tombo Boldogasszony-kápolna
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo universitata instruisto • matematikisto • katolika sacerdoto
vdr

Pál Endre Sárközy [1] naskiĝis la 3-an de decembro 1884 en Jánosháza. Li mortis la 10-an de majo 1957 en Pannonhalma.

Biografio redakti

Pál Endre Sárközy frekventis gimnazion en Keszthely. En 1902 li aliĝis al la benediktanoj en Pannonhalma, li prenis la ordenan nomon Pál. En 1909 li monaĥiĝis kaj pastriĝis. Li akiris doktoriĝan diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1914. Pli frue jam ekde 1909 li instruis en gimnazio de Győr unu jaron, poste en altlernejo de Pannonhalma ĝis 1929. En 1925 li estis nomumita privata profesoro en la menciita universitato, poste titulara publika eksterordinara profesoro ĝis 1949. Inter 1929 kaj 1938 li estis prioro de Pannonhalma, inter 1931-1938 li estis lernejestro samloke. Inter 1938 – 1951 li estis abato en Bakonybél, inter 1947-1951 abatestro en Pannonhalma, poste ĉefabato ĝismorte.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Az algebrai számtestek alaprendszerének meghatározása (1914)
  • A felületek orthoasymptotikus és főtorsiós görbéi (1929)
  • A differenciálegyenletek elméletének elemei (1932)
  • A nem-euklidesi újabb háromszögtan főbb képletei (1941)

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en Jánosháza [2][rompita ligilo]

Fontoj redakti