Pál Gömöry
Pál Gömöry [gomori], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Gömöry Pál estis hungara kemiisto, altlerneja instruisto, velisto, olimpiano.
Pál Gömöry | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de aprilo 1936 en Budapeŝto |
Morto | 7-an de majo 2021 (85-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | sailor (en) ![]() kemiisto inventisto ![]() |
Pál Gömöry[1] naskiĝis la 23-an de aprilo 1936 en Budapeŝto, li mortis la 7-an de majo 2021 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiPál Gömöry maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, dum li estis sportema. Li akiris kemian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1957. Ĝis sia emeritiĝo li estis asistanto, poste lektoro en la universitato, pli poste entreprenisto. Unu el liaj plej gravaj esplorregionoj estis produktado kaj uzo de humida acido, kiu estas grava en agrikulturo. La velistoj ankaŭ vidis la avantaĝojn de lia kemia scienco, ĉar li helpis per specialaj farboj pentradojn de velŝipoj. Li ricevis unufoje universitatan premion.
Sporta kariero
redaktiPál Gömöry somerumadis ĉiujare en Tihany, kie li konatiĝis pri la velado. Ekde 1954 li estis velisto. Li estis hungara ĉampiono 11-foje ekde 1958 kaj li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1968 sen medalo. Dum lia sporta kariero li konkursis en pluraj velŝipaj kategorioj kun variaj kunuloj. Li havis plurajn postenojn en la hungaraj vela kaj olimpika asocioj.
Fontoj
redaktiReferencoj
redakti- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM134323 hungarlingva datenaro de muzeo