Pál Vágó (inĝeniero)

Pál VÁGÓ, laŭ hungarlingve kutima nomordo Vágó Pál estis hungara inĝeniero, parlamentano, inventisto. Lia nobela antaŭnomo estis literáti. Lia patro estis Pál Vágó (pentristo).

Pál Vágó
Inventaĵo de Pál Vágó

Pál Vágó [1] naskiĝis la 24-an de majo 1889 en Budapeŝto. Li mortis la 10-an de novembro 1982 en Bonaero.

Biografio redakti

Pál Vágó frekventis piaristan gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Reĝa Teknika Universitato palatino József en 1911, kie li multe lernis de Donát Bánki. En la sekva jaro li kreis stabiligilon por flugmaŝinoj, pri tio temas lia invento kaj disertaĵo en 1914. Post 4 jaroj li kreis fotilon konvenan por flugmaŝinoj. Inter 1927 kaj 1939 li havis postenon en elektrejo de Budapeŝto, dume li doktoriĝis en 1929. Li aliĝis al la Sagokruca Partio, en la jaroj 1939 kaj 1940 li estis parlamenta deputito. En 1944 li estis subministro en Kabineto Szálasi. En la sekva jaro li sekvis la kabineton al Nazia Germanio, poste li migris al Argentino, kie li laboris kiel inĝeniero. Li ricevis 3 hungarajn premiojn.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Az önműködő ferdeségszabályozó elméleti és kísérleti demonstrációja (1914) - disertaĵo
  • Nyílt levél C. A. Macartney professzor úrhoz (Malferma letero al profesoro C. A. Macartney), (1960)
  • Ein europäischer Friede im Karpathenraum (1960)
  • A vérszerződés ereje (1976)

Fontoj redakti