Kabineto Szálasi [sAlaŝi], aŭ memdeklare Kabineto de Nacia Konspiro estis la dektria (samtempe lasta) kabineto, kiun nomumis la hungara guberniestro Miklós Horthy. Ĝi gvidis la landon en la jaroj 1944 kaj 1945 proksimume duonjaron. Menciindas, ke en 1944 laŭvice 4 kabinetoj gvidis la landon, krome ekde la jarfino ankaŭ Provizora Nacia Kabineto jam funkciis en la orienta landparto.

Kabineto Szálasi
registaro de Hungario
Jurisdikcio Hungario
Lando Hungario
Dum 17-a de oktobro 1944 - 7-a de majo 1945
Antaŭulo Kabineto Lakatos
Sekvanto Provizora Nacia Kabineto
vdr
Kabineto Ferenc Szálasi

Historio redakti

En la 15-an de oktobro Horthy deklaris en la radio, ke la nova malamiko jam estas Germana Regno, la nova amiko estas Sovetunio. Tiu politika ŝanĝo fiaskis, Ferenc Szálasi profitis la okazon kaj li faris sukcesan puĉon. Horthy dufoje rifuzis nomumi Szálasi ĉefministro, sed Szálasi kaptis filon de Horthy, kaj Szálasi ricevis la nomumon. Samtempe fideluloj (konataj ankaŭ kiel hungaristoj) de Szálasi okupis Budapeŝton, la puĉo plene venkis. Post tagoj la hungara parlamento estis kunvokita, kie el la 372 nur 55 ĉeestis. Tamen Szálasi oficiale ricevis la titolon naciogvidanto kun plena rajto. La kabineto servis nur al la Tria Regno, krome la deportadoj de judoj daŭriĝis (en Budapeŝto komenciĝis). En la jarfino 1944 la kabineto translokiĝis al Transdanubio, fine al Germanio, samtempe Ruĝa Armeo okupis Hungarion. Kabineto Szálasi formis kruelan diktaturon.

Listo de membroj redakti

Fontoj redakti