Kabineto Lakatos [lakatoŝ] estis la dekdua (samtempe antaŭlasta) kabineto, kiun nomumis la hungara guberniestro Miklós Horthy. Ĝi gvidis la landon en 1944 nur 6 semajnojn.

Kabineto Lakatos
registaro de Hungario
Jurisdikcio Hungario
Lando Hungario
Dum 29-a de aŭgusto 1944 - 16-a de oktobro 1944
Antaŭulo Kabineto Sztójay
Sekvanto Kabineto Szálasi
vdr
Ĉefministro Géza Lakatos

Historio redakti

En la malfrua aŭgusto de 1944 Rumanio sukcese ŝanĝis aliancon al Sovetunio kaj evidentiĝis, ke tuj okazos okupo de Hungario fare de Ruĝa Armeo. Pli frue Horthy sonĝis pri okupo fare de Britio tra Italio, sed nun li vekiĝis. Li nomumis ĉefministron Géza Lakatos, kiu pli frue estis batalanta kolonelo kaj sekrete en Moskvo okazis sekretaj diskutoj pri la paco. Eĉ Lakatos ne sciis pri tio, sed Gestapo jam dekomence sciis ĉion. En la 15-an de oktobro Horthy deklaris en la radio, ke la nova malamiko jam estas Germana Regno, sed la telegramo al la batalejo perdiĝis. Ferenc Szálasi profitis la okazon kaj li faris sukcesan puĉon, li deklaris sin ĉefministro. Lakatos sciiĝis pri plano de Horthy nur en la lasta fazo.

Listo de membroj redakti

Fontoj redakti