Pécsely
Pécsely [pEĉej] estas malgranda vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, en Distrikto Balatonfüred.

Bazaj informoj
redakti- Areo: 20 km²
- Loĝantaro: 550
- Poŝtkodo: 8245
- Telefonprefikso: 87
Situo
redaktiLa vilaĝo situas sur malebenaĵo, laŭ traira flankovojo. La lago Balatono troviĝas 5 km-ojn for.
Historio
redaktiEn la 14-a jarcento konstruata fortikaĵo neniam finkonstruiĝis, en la historio ĝi ne rolis. Dum la turkoj ambaŭ vilaĝoj restis vivaj. La vilaĝo naskiĝis en 1942, kiam unuiĝis Nagypécsely (=Granda Pécsely) kaj Nemespécsely (=Nobela Pécsely). La vilaĝo apartenas al vinregiono de Balatonfüred-Csopak.
Vidindaĵo
redakti- fortikaĵo nomata Zádor aŭ Himfy
Famuloj
redaktiEn la iama Nemespécsely naskiĝis pentristo Tivadar Dörre.
Ĝemelkomunumo
redakti- Tiszabábolna, Hungario