Tivadar Dörre, laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun distinga vorteto (= pli aĝa) id. Dörre Tivadar estis hungara pentristo, ilustristo, instruisto.

Tivadar Dörre
Tivadar Dörre
Tivadar Dörre
Persona informo
Naskonomo Dörre Tivadar
Naskiĝo 23-an de aŭgusto 1858 (1858-08-23)
en Nemespécsely
Morto 25-an de aprilo 1932 (1932-04-25) (73-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano Tivadar Dörre
Okupo
Okupo pentristo
vdr
Memportreto de Tivadar Dörre (1920)

Tivadar Dörre [1] Arkivigite je 2018-04-07 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 23-an de aŭgusto 1858 en Nemespécsely, li mortis la 25-an de aprilo 1932 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Tivadar Dörre komence estis litografisto, poste jam en Budapeŝto termezuristo. Li frekventis vesperan kurson de Reĝa Modela Desegna Lernejo. Liaj plej gravaj instruistoj estis Károly Lotz kaj Gyula Benczúr. Kun speciala permeso li ekhavis pedagogian-desegnistan diplomon en 1894, poste li instruis en mezlernejo, li estis asistanto en la menciita Desegna Lernejo. Tamen lia ĉefa okupiĝo estis krei ilustraĵojn plej ofte en Vasárnapi Újság. Li tre ŝatis pentradi pejzaĝojn pri Visegrád. Li havis edzinon, kiu naskis 9 gefilojn.

Elektitaj pentraĵoj, desegnaĵoj redakti

Fontoj redakti