Péter Dukász
DUKÁSZ Péter [duka:s] estas rumania hungara aktoro, reĝisoro naskita en (Oradea) la 11-an de marto 1954 kaj mortinta la 9-an de majo 2015. Li estis la filo de aktorino Anna Dukász kaj eksedzo de Enikő Szász.
Péter Dukász | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de majo 1954 en Oradea |
Morto | 9-an de majo 2015 (60-jara) |
Lingvoj | rumana |
Ŝtataneco | Rumanio |
Familio | |
Patrino | Anna Dukász |
Edz(in)o | Enikő Szász |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
KarieroRedakti
Péter Dukász apartenis al la hungara minoritato en Rumanio. Li akiris aktoran diplomon en Teatroarta Universitato sekcio Szentgyörgyi István en 1978. Li komencis sian aktoran karieron en Temesvári Állami Csiky Gergely Színház. Baldaŭ li estis konata aktoro, reĝisoro, eĉ kunteatrestro. Kelkfoje li reĝisoris ankaŭ en pluraj hungaraj teatrejoj kaj li havis ankaŭ filmajn rolojn. Depost fino de la socialismo li ankaŭ politikadis en la hungara partio kaj urba konsilantaro. Li ricevis rumanan premion en 2005.
El liaj rolojRedakti
- Juhász (Székely Z.: Aranyszőrű bárány);
- Ligurio (Machiavelli: Mandragora);
- Liliomfi (Ede Szigligeti);
- Ferdinánd (Schiller: Ármány és szerelem);
- Z (István Csurka: Deficit);
- Férfi (Sándor Kányádi: Kétszemélyes tragédia);
- Mordcha (drinkejisto) (Jerry Bock-Joseph Stein:Violonisto sur la tegmento).
El liaj reĝisoraĵojRedakti
- Tudor Popescu: Romantikus lélek, 1987
- Mihály Eisemann: Egy csók és más semmi, 1988
- Sławomir Mrožek: Tangó, 1993
- Jenő Heltai: Úri menazséria, 2004
Eksteraj ligilojRedakti
- Spektakloj pluaj[1]