István Csurka
István CSURKA [iŝtvAn ĉurka], hungare Csurka István estis hungara verkisto, politikisto, partiestro, parlamenta deputito. Lia frato estis László Csurka.
István Csurka | |||||
---|---|---|---|---|---|
member of the National Assembly of Hungary | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 27-an de marto 1934 en Budapeŝto | ||||
Morto | 4-an de februaro 2012 (77-jara) en Budapeŝto | ||||
Tombo | Fiumei Street Cemetery [#] | ||||
Lingvoj | hungara lingvo [#] | ||||
Ŝtataneco | Hungario [#] | ||||
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo [#] | ||||
Partio | Hungara Demokrata Forumo [#] | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Patro | Péter Csurka [#] | ||||
Gefratoj | László Csurka [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto • politikisto • dramaturgo • ĵurnalisto [#] | ||||
Aktiva en | Budapeŝto [#] | ||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
István Csurka naskiĝis la 27-an de marto 1934 en Budapeŝto, li mortis la 4-an de februaro 2012 en Budapeŝto.
BiografioRedakti
István Csurka partoprenis la hungaran revolucion en 1956, tial oni deportis lin. Baldaŭe li estis verkisto de teatraĵoj. En la 1980-aj jaroj li komencis aktive politikadi kaj li aliĝis al kremo de kritikantoj de la socialismo. En 1990 li estis elektita parlamentano, kie li komencis disŝuti radikalajn kaj ekstremajn opiniojn. Li fondis novan partion. Pro liaj opinioj li ofte estis disputita. La teatroj ne plu ludis liajn verkojn. Dum la socialismo li trifoje ricevis premiojn.
Verkoj (elekto)Redakti
NovelojRedakti
- Hamis tanú (Falsa atestanto), 1959
- A ló is ember (Estas homo ankaŭ la ĉevalo), 1968
- Nász és pofon (Nupto kaj vangofrapo), 1969
- Kint az életben (Ekstere en la vivo), novelaro, 1969
DramojRedakti
- Ki lesz a bálanya (Kiu estos la balo-patrino), 1962
- Deficit (Deficito), 1970
- Döglött aknák (Mortintaj minoj), 1971
- Eredeti helyszín (Origina okazaĵejo), 1976
- A hatodik koporsó (La sesa ĉerko), 2011
Verkoj, baldaŭe filmojRedakti
FontojRedakti
- Hungara Vikipedio