László Csurka [lAslO ĉurka], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csurka László estas hungara aktoro, voĉoaktoro, reĝisoro. Lia frato estis István Csurka.

László Csurka
Persona informo
Naskiĝo 21-an de januaro 1936 (1936-01-21)
en Budapeŝto
Morto 16-an de junio 2020 (2020-06-16) (84-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Familio
Patro Péter Csurka
Frat(in)o István Csurka
Okupo
Okupo aktoro • voĉaktoro • dublaktoro
vdr
László Csurka en 2013

László Csurka [1] naskiĝis la 21-an de januaro 1936 en Budapeŝto, li mortis la 16-an de junio 2020.

Biografio redakti

László Csurka studis en Teatra kaj Filma Altlernejo, sed en 1955 la komunista politiko forigis lin. Li estis nur vicaktoro de Teatro Csiky Gergely (Kaposvár) inter 1955-1958, poste li estis membro en malgranda teatro, inter 1959 kaj 2000 jam en Nacia Teatro (Budapeŝto). En la 21-a jarcento li havis rolojn en Teatro Magyar (2000-2012), Nova Teatro (Budapeŝto) kaj Teatro Erkel. Li ricevis premiojn inter 1988 – 2013. Li estis nomumita eterna membro de la Nacia Teatro.

Elektitaj teatraj roloj redakti

Liaj tetraj reĝisoraĵoj redakti

Elektitaj kinejaj filmaj roloj redakti

  • Az ígéret földje (1961) - ŝoforo
  • Kísértés (1977) - domisto
  • Gyerekrablás a Palánk utcában (1985) - lignaĵisto
  • Ni neniam mortos! (1993) - Simula
  • La tragedio de l' homo (filma versio, 2011)

Elektitaj televiziaj filmaj roloj redakti

  • Fáklyaláng (1963) - 2-a oficiro
  • Rikardo la 2-a (1976) - Lord Fitzwalter
  • Egy lócsiszár virágvasárnapja (1985) - Eibenmyer
  • Patika (1995) - pastro
  • A titkos háború (2002) - kolonelo
  • Pillangó (2012) - ŝafisto

Voĉaktoraj roloj redakti

  • en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de Bud Spencer kaj aliaj
  • diversaj voĉoj en desegnofilmoj
  • voĉo de radia serio A Szabó család inter 1984-2007

Fontoj redakti