Péter Erdős (negocisto)

Péter Erdős [erdOŝ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Erdős Péter estis hungara juristo, negocisto.

Péter Erdős
Persona informo
Naskiĝo 7-an de julio 1925 (1925-07-07)
en Budapeŝto
Morto 21-an de februaro 1990 (1990-02-21) (64-jara)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo de Buda
Ŝtataneco Hungario
Familio
Amkunulo Éva Csepregi
Infano Ágnes Hankiss
Okupo
Okupo manaĝero • advokato
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Péter Erdős[1] naskiĝis la 1925 en Budapeŝto, li mortis la 21-an de februaro 1990 en Budapeŝto.

BiografioRedakti

Péter Erdős maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li lernis la tajloran profesion. Dum la nazia erao (1944) li estis deportita al la iama Jugoslavio kaj Nazia Germanio. Post la liberiĝo li pasis jaron en sanatorio en Svislando. Hejmenveninta li estis ĵurnalisto, poste li laboris en eldonejo. Inter 1950-1953 li estis en prizono pro falsaj akuzoj, poste li aliĝis al la reformemaj komunistoj. Dum la hungara revolucio de 1956 li estis partoprenanto, post la fiasko li rifuĝis en domo de ataŝeo. En 1957 li memvole forlasis la domon, poste li denove estis en prizono duonjaron. Tamen li havis postenon en 1958 en oficejo. Li akiris juran diplomon laŭ vespera eduko en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1966. Post 2 jaroj li havis altajn postenojn en eldonejo de gramofondiskoj (dum la socialismo senkonkurenca firmao). Li profitis la eblecon kaj li sola decidis pri la diskoj, tio signifis juĝojn pri muzikistoj. Li mortis ĝuste en fino de la socialismo. Li plurfoje edziĝis kaj li havis filinon. Tamen estis vaste konata lia kunvivo kun ŝlagrokantistino Éva Csepregi.

Lia kontribuoRedakti

  • "Hogyan készül a popmenedzser" (memuaro, 1990)

FontojRedakti

Vidu, aŭdu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti