Péter Sárosi
rumania hungara komponisto kaj ĵazmuzikisto
SÁROSI Péter [ŝa:roŝi] estas rumania hungara komponisto kaj ĵazmuzikisto. Li naskiĝis en Târgu Mureș.
Péter Sárosi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1979 (44-jaraĝa) en Târgu Mureș |
Lingvoj | hungara • rumana |
Ŝtataneco | Rumanio |
Okupo | |
Okupo | pianisto • ĵazmuzikisto |
Kariero redakti
Péter Sárosi pristudis en la fako pri klasika piano kaj trumpeto en la muzika liceo de sia naskiĝurbo. Li komencis komponi muzikon frue. Li komponis la rokmuzikan oratorion titolitan "Magnificat”. Li estis muzikgvidanto de la Nacia Teatro de sia naskiĝurbo (1997-1999), dume li studis kaj koncertis. Li ricevis stipendion al Berklee College of Music de Bostono.
La anglalingva vikipedio interalie mencias lian koncerton de 2015 en la festivalo Jazz in the Park[1] en Cluj-Napoca, kaj mencias ke en 2017 li honoriĝis per la premio International Rolleston Award de la Internacia Asocio pri Malpliigo de damaĝo.[2]
Referencoj redakti
- ↑ Q111954924 en vikidatumoj
- ↑ Ne-registara organizaĵo en konsulta statuso kun la Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj, angle nomata Harm Reduction International kaj france Réduction des méfaits international (Q3454694 en vikidatumoj)
Eksteraj ligiloj redakti
- Informa prezento pri li de 2009 en la retejo jazzfestival.ro, arkivigita en decembro 2010 per la interreta arkivo (hungare)
- Péter Sárosi en la ĵazfestivalo de 2021 en Arkivigite je 2023-05-01 per la retarkivo Wayback Machine Sibiu
- Péter Sárosi koncerte en la ĵazfestivalo de 2021 en Sibiu, eta impreso en Jutubo
- Péter Sárosi koncerte en la ĵazfestivalo de 2016 en Câmpina, distrikto Prahova, eta impreso en Jutubo
- Péter Sárosi ĉe Interreta filma datumbazo (angle)