Péter Sótonyi [ŝOtonji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sótonyi Péter estis hungara kuracisto, patologo, profesoro, ordinara membro de Hungara Scienca Akademio (2007).

Péter Sótonyi [1] naskiĝis la 9-an de decembro 1938 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Péter Sótonyi frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1957-1963, poste li eklaboris en medicina instituto. En 1992 li instruis jam kiel universitata profesoro kaj katedrestro. En 1998 li estis elektita dekano, en 2000 rektoro. Li ofte instruis en Universitato de Budapeŝto, en universitato de Pécs kaj en altlernejo por policanoj. Li doktoriĝis en 1990 antaŭ la akademio. Li havas edzinon, kiu naskis 2 filojn. Li ricevis premiojn kaj memormedalojn inter 1986-2009.

Verkaro (elekto) redakti

  • Egészségügyi ABC (1967)
  • Elektron Microscopic Histochemical Study of Myosin ATP-ase Activity (1972)
  • Myosin Isozyme Shift in Hypertrophic Rat Myocardium (társszerző, 1982)
  • Electron Microscopy and Element Analysis in Forensic Science (1993)
  • A szívglikozid hatás összehasonlító morfológiája (2001)

Fontoj redakti