Palestina Leĝdona Konsilio

Notu ke ekde 2007 efektive funkcias du samnomaj institucioj, unu la la Cisjordanio (retejo: http://www.pal-plc.org) kaj alia en la Gazaa Sektoro (retejo: http://www.plc.ps Arkivigite je 2023-07-13 per la retarkivo Wayback Machine). Ankaŭ ne konfuziĝu kun la Palestina Nacia Konsilio, kiu estas la leĝofara organo de la Organizaĵo por Liberigo de Palestino (OLP).


Palestina Leĝdona Konsilio
emblemo
unuĉambra parlamento
Komenco 7-a de marto 1996 vd
Antaŭe Palestinian Legislative Council (Gaza Strip) • Palestina Nacia Konsilio vd
Geografia situo 31° 53′ 52″ N, 35° 12′ 13″ O (mapo)31.897914135.2034766Koordinatoj: 31° 53′ 52″ N, 35° 12′ 13″ O (mapo)
Lando(j) Palestino vd
Sidejo Ramallah
Palestina Leĝdona Konsilio (Palestina aŭtonomio)
Palestina Leĝdona Konsilio (Palestina aŭtonomio)
DEC
Palestina Leĝdona Konsilio
Palestina Leĝdona Konsilio
Map
Palestina Leĝdona Konsilio
Ĝenerala(j)
Sekretario(j)
Ibrahim Shaker Khraisheh vd
Ĉefestro(j) Aziz Duwaik vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Ene de la palestina Leĝdona Konsilio en 2006

La Palestina Leĝdona Konsilio (arabe المجلس للشقمي الفلاستيني, Almaĝlas al-Taŝrii al-Palestini, akronime konata internacie kiel la PLC) estas la leĝdona asembleo de la Palestina Aŭtoritato. Ĝi funkcias kiel unukamera sistemo kun 132 membroj, kiuj estas elektitaj de 16 elektodistriktoj en la Cisjordanio kaj Gaza Sektoro.

La elektsistemo por la Leĝdona Konsilio estas miksita sistemo en kiu duono de la Konsilio estas elektita en regionaj balotoj kaj la alia duono en relativaj balotoj. En la unua baloto al la konsilio en 1996, 88 sidlokoj estis elektitaj al la konsilio en la regiona sistemo. La konsilio efektive ĉesis ekzisti kaj ne kunvenis ekde 2007, post la disiĝo inter Hamas kaj Fatah en Gazao [1].

Baloto por la tria PLC estis planita por majo 2021, sed estis senfine prokrastita [2].

Historio redakti

 
La detruita konstruaĵo de la palestina Leĝdona Konsilio en Gaza-urbo en septembro 2009.

En la baloto de 1996, la diversaj listoj konkuris pri 88 sidlokoj [3]. La distribuado de sidlokoj estis kiel sekvas:

  • Fatah : 68 sidlokoj (47 oficialaj, 21 neoficialaj, klasifikitaj kiel "sendependaj").
  • Sekularuloj ne asociitaj kun partio: 12 sidlokoj.
  • Islamistoj ne asociitaj kun partio: 7 sidlokoj.
  • Palestina Demokratia Unio (FIDA): 1 sidloko.

Ekde oktobro 7 2003, la Prezidanto de la Leĝdona Konsilio, Ahmed Krai, iĝis la Ĉefministro de la Palestina Aŭtoritato [4].

En junio 2005, la Leĝdona Konsilio realigis leĝon kiu pliigis la nombron da sidlokoj de 88 ĝis 132, kaj deklaris ke duono de la sidlokoj estus elektita en relativaj balotoj kaj la alia duono en regionaj balotoj (kiel estis la kazo antaŭe)

[5].

La 25-an de januaro 2006, baloto denove estis okazigitaj por la Palestina Leĝdona Konsilio. Ĉi-foje Hamas partoprenis en la baloto. En tiu baloto, Hamas gajnis superfortan plimulton de 42,9% de la voĉoj esprimitaj en 76 sidlokoj en la konsilio (ĉirkaŭ 58% de la totalaj sidlokoj), Fatah en 43 (ĉirkaŭ 33% de la totalaj sidlokoj) kaj pluraj aliaj sendependaj listoj gajnis ununura nombro da sidlokoj. La Eŭropa Unio sendis delegacion de 260 observantoj sub la aŭtoritato de la belga parlamentano Véronique De Keyser por kontroli la integrecon de la baloto. La observantoj konfirmis ke la baloto estis farita konvene [6][7].

La distribuo de sidlokoj estis jena (en krampoj - la sidlokoj en la relativaj kaj regionaj balotoj respektive kaj la procento de voĉoj en la relativa baloto): [8]

  • Ŝanĝo kaj Reformo (Hamaso): 76 sidlokoj (30/46, 42,9%)
  • Fatah: 43 sidlokoj (27/16, 39.8%)
  • La Popola Fronto: 3 sidlokoj (3/0, 4.1%)
  • La Alternativo (koalicio de la Demokrata Fronto, la Popola Partio, FIDA kaj nepartianoj): 2 sidlokoj (2/0, 2,8%)
  • Sendependa Palestino ( Mustafa Barghouti kaj Nepartianoj): 2 sidlokoj (2/0, 2.6%)
  • La Tria Vojo ( Salam Fayyad, Hanan Ashrawi kaj aliaj): 2 sidlokoj (2/0, 2.3%)
  • Independuloj: 4 sidlokoj (4/0)

Balotdistriktoj redakti

Duono de la membroj de la leĝdona konsilio (sesdek ses sidlokoj) estas elektitaj en regionaj balotoj, laŭ la regiona dividado de la Palestina Aŭtoritato, kiu estas jene:

  • distrikto Jerusalemo (Al-Quds) : ses sidlokoj (de kiuj du estas rezervitaj por kristanoj)
  • distrikto Tubas : unu sidloko
  • distrikto Tulkarm : 3 sidlokoj
  • distrikto Kalkilia : 2 sidlokoj
  • distrikto Salafit : unu sidloko
  • distrikto Nablus : ses sidlokoj
  • distrikto Jeriĥo : unu sidloko
  • distrikto Ramallah kaj al-Bira : kvin sidlokoj (unu rezervite por kristanoj)
  • distrikto Jenin : kvar sidlokoj
  • distrikto Bet-Leĥemo : kvar sidlokoj (du rezervitaj por kristanoj)
  • distrikto Hebron : naŭ sidlokoj
  • distrikto Norda Gazao : kvin sidlokoj
  • distrikto Gazao : ok sidlokoj (unu rezervita por kristanoj)
  • distrikto Deir al-Balaĥ : tri sidlokoj
  • distrikto Khan Yunis : kvin sidlokoj
  • distrikto Rafah : tri sidlokoj

Entute 66 sidlokoj (ses rezervitaj por kristanoj).

Referencoj redakti

  1. Unread post piles up at defunct Palestinian parliament, AFP for France 24, 14 January 2020, accessed 29 July 2020
  2. "What's delaying Palestinian elections?", Al Monitor, 22 January 2016.
  3. Text of Election Law No. 13 of 1995.
  4. Text of the Amended Basic Law of 2003.
  5. "Elections Law No 9 of 2005", Article (2). 13 August 2005. Source
  6. "Palestinian Legislative Council (PLC)" Arkivigite je 2013-12-20 per Archive.today. MEDEA Institute. Retrieved December 2013
  7. "The First Months of the Palestinian Legislative Council, May 1996", Chap. V. "Constraints on the Council and its members"; pp. 26–27, 31–32. National Democratic Institute (NDI), 1 May 1996. On Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-01-03. Alirita 2023-12-23..
  8. elektitaj membroj al la leĝdonoa konsilio de 1996 kaj 2006, en la retejo de MiddleEastReference.org

Eksteraj ligiloj redakti