Pan-STARRS (anglolingva akronimo de Panoramic Survey Telescope And Rapid Response System, « Panorama Vaĉa Teleskopo Kaj Rapidresponda Sistemo ») estas programo de astronomia prikalkulado, kies celo estas fari astrometrion kaj fotometrion de granda parto de la ĉielo preskaŭ senĉese. Detektante ajnajn diferencojn de antaŭaj observaĵoj de la samaj areoj de la ĉielo, oni esperas malkovri tre grandan nombron da novaj asteroidoj, kometoj, variantaj steloj kaj aliaj ĉielaj objektoj. Ĝia ĉefa misio estas detekti apud-terajn objektojn, kiuj povus kaŭzi kosmajn frapojn. Estas planite krei datumbazon inkluzive de ĉiuj objektoj videblaj de Havajo (tri kvaronoj de la ĉielo) ĝis ŝajna magnitudo de 24.

Pan-STARRS
Panoramic Survey Telescope And Rapid Response System
steloobservatorio • astronomia sondado
Komenco 2006 vd
Geografia situo 20° 42′ 26″ N, 156° 15′ 21″ U (mapo)20.707318380876-156.25588994455Koordinatoj: 20° 42′ 26″ N, 156° 15′ 21″ U (mapo)
Lando(j) Usono vd
Situo Maui County
Pan-STARRS (Havajo)
Pan-STARRS (Havajo)
DEC
Pan-STARRS
Pan-STARRS
Map
Pan-STARRS
Retejo Oficiala retejo
vdr
Malkovroj de apud-teraj objektoj fare de pluraj projektoj (Pan-STARRS purpuras)

La unua Pan-STARRS-teleskopo, nomita PS1, situas ĉe la pinto de Haleakalā en Maŭi kaj estis komisiita la 6-an de decembro 2008, sub la respondeco de la Universitato de Havajo (Observatorio de Haleakalā). Estis origine planite konstrui aron de kvar samaj teleskopoj, kun kompletigo planite por 2012 je totalkosto de cent milionoj da dolaroj. En 2020, nur la unuaj du teleskopoj (PS1 kaj PS2) estis konstruitaj.

La Pan-STARRS-projekto estas kunlaboro inter la Instituto por Astronomio ĉe la Universitato de Havajo, Lincoln Laboratory ĉe MIT, la Mauia High Performance Computing Center kaj Science Applications International Corporation. La konstruado de la PS1-teleskopo estis plejparte financita fare de la Usona Aerarmeo kaj tiu de la PS2-teleskopo de la Near-Earth Object Program de la NASA.

Ĝis marto 2014, la operacio de la unua Pan-STARRS-teleskopo (PS1) estis financita fare de The PS1 Science Consortium (PS1SC), konsorcio konsistanta el la Max-Planck-Societo en Germanio, la Nacia Centra Universitato en Tajvano, la universitatoj de Edinburgo, Durham kaj Belfast en la Unuiĝinta Reĝlando, Johns Hopkins kaj Harvard universitatoj en Usono kaj la Las Cumbres Observatorio. Ekde tiam, ĝi estas ĉefe financita de la Near-Earth Object Program de la NASA.