Panafrikanismo

socia, politika, kaj kultura movado, celanta je la plifortigo de ligoj inter Afriko-devenintaj popoloj
(Alidirektita el Panafrikismo)

Panafrikanismo, Panafrikismo, kiel neologismoj similaj al tiu de aliaj lingvoj aŭ pli esperantigite TutafrikismoTutafrikanismo, estas socia, antropologia, filozofia kaj politika movado de la 20a jarcento.

Tutafrikisma flago.
Mapo de Afrika Unio

Panafrikanismo estas difinebla kiel politika kaj kultura movado, kiu celas kunigi la afrikanojn en kaj ekster Afriko por regeneri la kontinenton kaj por kuraĝigi senton de solidareco inter la afrikaj loĝantaroj. Panafrikanismo glorigas la pasintecon de Afriko kaj encerbigas fierecon per kaj por la afrikaj valoroj. Ĝi celas la fratigon afrikan, la defendon de la rajtoj de afrikanoj kaj la unuecon de Afriko sub ununura suverena ŝtato, por ĉiu afrikano, tiom el Afriko kiom el la afrikaj diasporoj.

La tutafrikisma teorio estis prilaborita ĉefe de afrikanoj de la amerika diasporo posteuloj de sklavoj kaj afrikanoj naskiĝintaj en Afriko post mezo de la 20a jarcento kiel William Edward Burghardt Du BoisMarcus Mosiah Garvey inter aliaj kaj poste estis enmetita en la politika scenejo de afrikanoj naskiĝintaj en la afrika kontinento kiel Kwame Nkrumah.

Tutafrikaj organizoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti