Papa Teologia Akademio


La Papa Teologia Akademio (latine Pontificia Academia Theologica, foje nomata Pontificia Academia Theologiae) estas unu el la sep papaj akademioj: la aliaj nomiĝas Accademia Cultorum Martirum (pri la kulto al la sanktaj martiroj), Accademia Ecclesiastica (kie prepariĝas la sacerdotoj agontaj en la eklezia diplomatio), Accademia Immaculata (por studi temojn koncernantajn la kulton al Maria), Accademia Scientiarum (por spertiĝi pri ĉiuj sciencoj), Sociales Scientiae (sociaj ciencoj), Accademia Vita (por la vivo). Ĝi havas sian oficialan sidejon apud la Placo de la Kancelario en la Vatikano, dum ĝia sekretaria ofico lokiĝas en la Laterana palaco.

Papa Teologia Akademio
erudicia societo • papa akademio
Informoj
fondodato 1712
Situo
Geografia situo 41° 53′ 48″ N, 12° 28′ 17″ O (mapo)41.89668712.471521Koordinatoj: 41° 53′ 48″ N, 12° 28′ 17″ O (mapo)
lando Italio
Estraro
ĉefestro(j) Antonio Staglianò vd
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
Papa Teologia Akademio (Romo)
Papa Teologia Akademio (Romo)
DEC
Papa Teologia Akademio
Papa Teologia Akademio
Map
Papa Teologia Akademio
vdr

Ĝin konstituas kvardek ordinaraj (viroj kaj virinoj) membroj nomumitaj el la vatikana Ŝtatsekretario dum ĝia prezidento estas enŝarĝita, por jarkvino renovigebla, de la papo. Kvar akademianoj formas la konsilion. La presidento laŭvole povas nomumi tieldiritajn “korespndantajn” membrojn, nur post tamen la esprimita juĝo de la akademia membraro. Li rajtas, ankaŭ, instigi la traktadon pri teologiaj temoj laŭ la bezonoj de la Eklezio kaj monda situacio. Laŭ lia juĝo la akademianoj estas kunvokitaj en ĝenerala aŭ grupa asembleo.

Celoj redakti

Tiu Akademio publikigas revuon PATH (Pontificia Academia Theologiae), naskiĝinta en 2002 kaj eldonas du ĉiujarajn volumojn.

Ĝi celas kuraĝigi la esplorojn en la kampo de la teologio laŭ la kriterioj de la katolika dogmaro kaj dialogi kun spertuloj pri la diversaj homaj sciencoj, stimuli internaciajn simpoziojn, kaj esplori la kredan tradicion kaj pliigi la sciojn pri la fundamentoj de la kredo, kaj science pruvi ke inter kredo kaj scienco ĉiu konflikto ŝvebas kaj en antaŭjuĝoj kaj en kapricaj volo kaj fantazio.

Skizo pri ĝia historio redakti

Tiu akademio naskiĝis en Romo en 1712 iniciate de teologiistoj kaj amatoroj de teologio kiu unue kreis teologiistan rondon. Tio plaĉis al la tiama papo Klemento la 11-a, kiu por ĝi fiksis statutojn kaj provizis per rimedoj por ĝia daŭra kaj efika funkciado. Sinsekvaj papoj perfektigis la statutojn, eĉ kelkaj el ili frekventis la akademion dum sia restado kiel kardinaloj en la urbo Romo. La lasta papo kiu multe rilatis kun tiu akademio estis Johano Paŭlo la 2-a kiu, krom renovigi la statutojn, pri la taskoi de la teologio amplekse pritraktis ankaŭ en sia encikliko Fides et Ratio (Kredo kaj Racio). [1]

Aktualaj Membroj (2009) redakti

Akademiaj Konsilantaro redakti

  • Rev. Sodi Manlio, S.D.B., Prezidento
  • Mons. P. Léthel François-Marie, O.C.D., Sekretaria Prelato
  • Rev. dal Covolo Enrico, S.D.B.
  • Rev. O'Callaghan Paul.

Ordinaraj Akademianoj redakti

  • S.E.R. Mons. Amato Angelo, S.D.B., Ĉefepiskopo de Sila
  • Mons. Biffi Inos
  • Mons. Bordoni Marcello
  • Mons. Brandmüller Walter
  • Rev. P. Cavalcoli Giovanni, O.P.
  • Mons. Coda Piero
  • Rev. Dal Covolo Enrico, S.D.B.
  • Rev. P. Di Noia Joseph Augustine, O.P.
  • Rev. P. Eszer Ambrosius, O.P.
  • Rev.ina Sr. Farina Marcella, F.M.A.
  • Kardinalo Farina Raffaele, S.D.B., Episkopo de Oderzo
  • L.E.R. Mons. Fisichella Salvatore, Episkopo de Voghenza
  • L.E.R. Mons. Forte Bruno, Ĉefepiskopo de Chieti
  • Rev. Gaudette Pierre
  • Rev. P. Hidber Bruno, C.SS.R.
  • Rev. Hon Tai-Fai Savio, S.D.B.
  • Mons. Illanes Maestre José Luis
  • Rev. Lavatori Renzo
  • Rev. P. Léthel François-Marie, O.C.D.
  • Mons. López-Illana Francisco
  • Mons. Melina Livio
  • Rev. O'Callaghan Paul
  • Mons. Ocáriz Fernando
  • Rev. P. Ols Daniel, O.P.
  • Kardinalo Ouellet Marc, P.S.S., Arciv. di Québec
  • Mons. Penna Romano
  • Mons. Rychlicki Czesÿaw
  • L.E.R. Sanna Ignazio, Ĉefepiskopo de Oristano
  • Rev. P. Scarafoni Paolo, L.C.
  • Rev. Schumacher Joseph
  • Rev. Sodi Manlio, S.D.B.
  • Rev. P. Sorci Pietro, O.F.M.
  • L.E.R. Mons. Sorrentino Domenico, Ĉefepiskopo de Asizo, Nocera Umbra kaj Gualdo Tadino
  • L.E.R. Mons. Spiteris Yannis, O.F.M. Kap., Ĉefepiskopo de Korfuo, Zakinto kaj Cefalonia
  • Rev. Stöhr Johannes
  • Rev. P. Tremblay Réal, C.SS.R.

Emeritaj Akademianoj redakti

  • Rev. P. Alvarez de la Cruz Tomás, O.C.D.
  • Kardinalo Betti Umberto, O.F.M.
  • Kardinalo Cottier Georges Marie Martin, O.P.
  • Rev. P. Dhavamony Mariasusai, S.I.
  • Rev. P. Grech Prosper, O.S.A.
  • Rev. P. Huerga Alvaro, O.P.
  • Rev. P. Krÿpiec Mieczyslaw A., O.P.
  • Rev. P. Pozo Cándido, S.I.
  • Rev. Seckler Max.
  • Rev. P. Stramare Tarcisio, O.S.J.
  • Rev. Valentini Donato, S.D.B.

Korespondaj Membroj redakti

  • Sin.ra Ales Bello Angela
  • Rev. P. Borriello Luigi, O.C.D.
  • Mons. Ciola Nicola
  • Rev. Colzani Gianfrancesco
  • Rev. Del Cura Elena Santiago
  • Rev. Del Pozo Abejón Gerardo
  • Rev. P. Driscoll Jeremy, O.S.B.
  • Rev. Fernández Eyzaguirre Samuel José
  • Rev. Galli Carlos María
  • Rev. P. Garrigues Jean-Miguel, O.P.
  • Rev. P. Giraudo Cesare, S.I.
  • Rev. P. González Silva Santiago, C.M.F.
  • Rev. Holzer Vincent, C.M.
  • Rev. Imbelli Robert
  • Mons. Imkamp Wilhelm
  • Rev. Kamykowski Łukasz
  • Rev. Karakunnel George
  • Rev.ina Fratino Ko Ha-Fong Maria, F.M.A
  • Rev. Körner Bernard
  • Rev. Leahy Brendan
  • Rev. Petriglieri Ignazio
  • Rev. Ramonas Arvydas
  • Rev. Raspanti Antonino
  • Mons. Rusecki Marian
  • Rev. P. Salvati Marco, O.P.
  • Rev. Sedlmeier Franz
  • Rev. P. Wong Joseph, O.S.B. Cam

Perspektivoj de la Papa Teologia Akademio redakti

Ĝi celas fariĝi ĉiam pli stimulo por la kresko de la scioj pri kristanismo inter la kristanoj kaj inter la nekristanoj, kaj fariĝi la dokta brako de la eklezio uzante la metodon de sciencoj laŭ la specifeco de la teologia objekto.

Ĝi celas ankaŭ kreskigi la internaciecon de la membraro kaj membrigi pli da virina ĉeesto.


Eksteraj ligiloj redakti