Papua konflikto

Konflikto inter la indonezia registaro kaj separatismaj movadoj ene de la indonezia parto de Papuo


La Papua konflikto estas konflikto ekde 1961 inter Indonezio (kun pluraj subtenaj ŝtatoj) kaj Organizaĵo por Libera Papuo (kun pluraj subtenaj ŝtatoj) pri Okcidenta Nov-Gvineo, la okcidenta parto de la insulo. Ekde kiam Okcidenta Nov-Gvineo en 1963 estis armee okupita de Indonezio,[2] la Organizaĵo por Libera Papuo (indonezie Organisasi Papua Merdeka, mallongigite OPM) aktivas en malaltintensa batalo.[3]

Papua konflikto
conflict in Indonesia
Daŭro: 1961 ĝis nun
Loko: Okcidenta Nov-Gvineo, ekde 1963 ĉiam parto de Indonezio, nuntempe (ekde jaro 2022) kovrita de 7 indoneziaj provincoj
Rezulto: forta kontrolo de la regiono per la indonezia armeo
Flankoj
 Indonezio
subtenita per
 Papuo-Nov-Gvineo
 Usono(1969-1992)
 Aŭstralio
en antaŭa fazo per  Sovetunio (1962-1964)
Organizaĵo por Libera Papuo
subtenita per
 Vanuatuo[1]
 Salomonoj[1]
 Libio (1987-2011)
vdr

La flago pri separatiĝo de Okcidenta Papuo kaj pacaj por-sendependecaj protestoj de Okcidenta Papuo kontraŭleĝas kaj estas armee subpremitaj. Ekde jaro 1963 la ŝtato Indonezio translokigis ĉirkaŭ 2'400'000 personojn el la troloĝita insulo Javo al Okcidenta Nov-Gvineo.

Referencoj redakti