Pariaman
Pariaman (indonezie: Kota Pariaman) estas marborda urbego en Indonezio, en la insulo Sumatro, en provinco Okcidenta Sumatro. La urbego konsistas el kvar distriktoj. La loknomo signifas: "sekura areo".
Pariaman | |||
---|---|---|---|
urbo de Indonezio • administrative city in Indonesia | |||
Blazono | |||
Devizo: Sabiduak Sadayuang | |||
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 85 485 (2014) [+] | ||
Loĝdenso | 1 165 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 0° 38′ S, 100° 7′ O (mapo)-0.62611111111111100.12055555556Koordinatoj: 0° 38′ S, 100° 7′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 4 m [+] | ||
Areo | 73,36 km² (7 336 ha) [+] | ||
Horzono | Indonesia Western Standard Time [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Pariaman [+] | |||
Geografio redakti
Pariaman situas ĉirkaŭ mezo de laŭ la okcidenta marbordo (ĝi havas 12 km longan marbordon). Provinca ĉefurbo Padango troviĝas 45, alia provinca ĉefurbo Pekanbaru 196, Batam 478, Medano 495, Palembang 579, Banda Aceh 870, ĉefurbo Ĝakarto 967, Bandungo 1086, Semarang 1344, Jogjakarto 1388, Surabajo 1582, Makassar 2202 kilometrojn (aere) [1].
Historio redakti
Laŭ fruaj fontoj el la 16-a jarcento Pariaman estis grava havenurbo, kie komercistoj ŝanĝis varojn (ekzemple pipro, oro). En la frua deksepa jarcento la haveno venis sub kontrolon de la sultanlando de Aĉeo, ekde 1663 nederlanda kontrolo okazis. En 1671 la nederlandanoj konstruis barakon, ĉirkaŭ 1684 jam fortikaĵon. Okazis oftaj triopaj konfliktoj inter nederlandanoj, lokaj regantoj kaj aliaj eŭropaj komercistoj. (En la 1810-aj jaroj la britoj havis la havenon.) Post la indonezia sendependeco Pariaman estis mararmea sidejo. En 2002 la urba statuso estis levita.
Ekonomio redakti
La nuntempa ekonomio de Pariaman estas ĉefe agrikultura kun 79% da teroj.
Klimato redakti
La klimato de Pariaman estas klasifikita kiel ekvatora klimato. Jare pluvas iomete pli ol 4000 mm. En ĉiuj monatoj pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 26,6 °C kaj varias inter 23-31 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.
Trafiko redakti
Tra Pariaman trairas la laŭmarborda ĉefvojo, krome kuras vojo al interno de la insulo. La urbo estas finstacio de fervoja linio. Krom la haveno menciindas la internacia flughaveno.
Religio redakti
La loĝantaro estas ĉefe sunaisto.
Vidindaĵoj redakti
Fontoj redakti
- WikiTrans
-
Maŭzoleo
-
Domo
-
Vojo
-
Granda moskeo
-
Alia granda moskeo
-
Monumento en Pariaman