Paroĥa preĝejo Eferding

La paroĥa preĝejo Eferding estas konsekrita al la sankta Hippolyt (Hipolit) kaj apartenas al la plej signifoplenaj malfrugotikaj halopreĝejoj en Supra Aŭstrio, de 1451 ĝis ĉirkaŭ 1505 ĝi estis konstruata laŭ ordono de la grafoj de Schaumberg [Ŝaŭmberg] kaj sub la kontribuo de ĉiuj tavoloj de la loĝantaro (mondonacoj kaj kunlaboro) laŭ planoj de la katedralkonstrumajstro Jörg WINDISCH [Jerg Vindiŝ] en Passau.

La patroneco de la preĝejo, kiu estas konsekrita al la sankta Hippolyt (martiro, 235) bazas sur romia, pli verŝajne la tempo de la bavaria-franka novkristanigo (meze 8-a ĝis 9-a jc.). Prezentado de la sanktulo laŭ legendo kiel rajdanta sanktulo aŭ nobelulo (videbla en la presbiterejo, sur la ĉefaltaro, ĉe la suda pordego kaj en la suda antaŭhalo de la preĝejo).

1505 estis finita la konstruado per konstruado de la duobla helika ŝtuparo (gotika enskribo inter la enirejoj al la ŝtuparo). Tiu formo de la duobla helika ŝtuparo ekzistas krom tiu en Eferding nur dufoje en Aŭstrio.

La novgotika ĉefaltaro estas verko de la skulptisto Franz SCHMALZ [Franc Ŝmalc] el St-a Ulrich en la valo de Gröden [Greden] 1890. La planado estas de Johann Maria REITER [Rajter] en Hall en Tirolo. De la unua ekipaĵo nur malmulto ankoraŭ ekzistas. Malfrugotikaj reliefoj estas hodiaŭ en la kapelo de la Sankta Spirito. Ŝtona altartablo (hodiaŭ popolaltaro), baptoŝtono (1504) kun predelo "S-taj 3 reĝoj en la prebistereja krado en la malantaŭa regiono de la preĝejo (malfrua 16-a jc.), 2 reliefoj de la krucvojo (ĉirkaŭ 1500) estas en la antaŭlasta sudflanka navo.

La altotombo de la 1559 mortinta Wolfgang de Schaumburg montras en la flankaj muroj la lastan juĝadon, la vekiĝon de la Lazaro, la vizion de la profeto Eceĥiel kaj la migradon tra Ruĝa Maro. La ŝtona kovrilplado montras ornamentojn kaj la duoblan blazonon de Anna kaj Wolfgang de Schaumberg.

La lastaj grafoj de Schaumberg simpatiis kun la protestantismo, pro tio de 1560-1626 estis preskaŭ nur protestantaj predikantoj kiel paroĥoj en Eferding. La rekatolikigo okazis inter 1630 kaj 1660. La malfrugotika konstruaĵo estis en la dua duono de la 17-a jc. en multaj partoj barokigita (predikejo, flankaj altaroj). La pompa predikejo estas laboro el la tempo ĉirkaŭ 1660. La balustrado montras la figurojn de Johano la Baptisto kaj la kvar orientlandaj ekleziaj patroj. La Weber-altaro [Veberaltaro] el ĉirkaŭ 1660 enhavas la Dipatrinon kun la Jesuinfano (ĉirkaŭ 1510).

La suda pordego estas juvelo de la malfrua gotiko (1468-1497). Super la duobla pordego troviĝas gotikaj fenestroj kun riĉa ornamaĵo. Sub baldakeno la figuroj de la sankta Hippolyt (patrono de la preĝejo) kaj la sankta Egidio (Ägidius). En la mezo la Dipatrino kun la infano, ĉe ŝiaj piedoj la donacinto Sigmund de Schaumberg kun la blazono sur la preĝskapelo (1497). Multaj generacioj vivis laŭ siaj eklezioj en la diversaj tempoj kristane en tiu regiono. Ili transdonis riĉan heredaĵon je tradicio kaj kredateston. Supera ekzemplo estas la paroĥa preĝejo, kiu amoplene estas ankaŭ nomata kiel "Katedralo de Eferding".

Eksteraj ligiloj redakti