Ligo de la Kvar Urbetoj

(Alidirektita el Partio de la Kvar Urbetoj)

La Ligo de la Kvar Urbetoj de la Marbordo (hispane Hermandad de las Cuatro Villas de la Costa de la Mar) estis administra ento dum Meza kaj Moderna epokoj, konsistanta el kvar urbetoj en la nordo de Reĝlando Kastilio: San Vicente de la Barquera, Santandero, Laredo kaj Castro Urdiales (ĉiuj en la nuna Kantabrio). La ligo tre komerce aktivis, kaj pro ties agado kune de la Ligo de la Marĉoj, la Hansa Ligo ne sukcesis iĝi pli forta en la Atlantika bordo de Eŭropo. Plie, ĝi estis la historie plej forta administra organizaĵo el tiuj ekzistintaj antaŭ la nuna aŭtonoma komunumo Kantabrio. Kiel ligo, la kvar urboj kontrolis 40% de la komerco en la hispana bordo de Kantabra Maro.[1]

Marvojoj komercaj (nigre) kaj fiŝkaptaj (blue) de la Ligo en la 15-a kaj 16-a jarcentoj.

Je la fino de la 15-a jarcento, ĝi havis sian propran koregidoron, same al aliaj teritorioj en la nordo de Iberio. En 1514, la koregidoro de la provinco sub ties regado iĝis Koregidoro de la Tri Urbetoj de la Marbordo pro eksiĝo de San Vicente de la Barquera, kiu re-aliĝis en 1521. Ekde ties fondiĝo ĉirkaŭ 1496 sub regado de la Katolikaj Gereĝoj, la kvar urbetoj agis kiel ligo de ĝemelurboj ĝis aliĝo al provinco Kantabrio de 1778.[2]

Membroj redakti

Referencoj redakti