Paserenoj (Passerina) estas genro de paseroformaj birdoj el familio Kardinaledoj. Ĝi estas endemia en Norda Ameriko estas grupo de relative malgrandaj birdoj kun tre prononca seksa duformismo. Iĉoj de tiuj birdoj havas tre brilkoloran plumaron kun preskaŭ ĉiam almenaŭ iom da blua koloro, kaj inoj kaj junuloj antaŭ la unua mudo estas grizecaj kaj similaj al paseroj. La birdoj mudas dufoje po jaro, aŭtune kaj printempe. Kolorigo de iĉoj kutime iĝas malpli brila post la aŭtuna mudo kaj pli brila post la printempa.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Paserenoj
Iĉo de pentrita pasereno
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Kardinaledoj Cardinalidae
Genro: Paserenoj Passerina
Specioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Kompare kun aliaj kardinaledoj, paserenoj havas pli maldikajn krurojn, pli mallongajn vostojn kaj noteble pli mallarĝajn bekojn. Ilia dieto konsistas plejparte de insektoj somere kaj de semoj vintre.

Taksonomio kaj specioj redakti

La genron Passerina enkondukis franca ornitologo Louis Pierre Vieillot en jaro 1816.[1] Angla zoologo George Robert Gray deklaris la tipa specio indigan paserenon (Passerina cyanea) en 1840.[2][3] La genra nomo venas de la latina vorto passerinus, t.e. "simila al pasero", plej verŝajne laŭ la aspekto de inoj.[4]

La genro enhavas 7 speciojn:[5]

Iĉo Ino Kutima nomo Scienca nomo Distribuo
    Blua pasereno Passerina caerulea (Linnaeus, 1758) suda Usono kaj norda Meksiko, vintre migras al Centra Ameriko kaj nordaj partoj de Suda Ameriko suden ĝis Ekvadoro
    Indiga pasereno Passerina cyanea (Linnaeus, 1766) de suda Kanado ĝis norda Florido, vintre migras al norda Suda Ameriko
    Lazura pasereno Passerina amoena (Say, 1822) de suda Kanado ĝis norda Teksaso, centra Novmeksiko, centra Arizono, kaj suda Kalifornio.
    Plurkolora pasereno Passerina versicolor (Bonaparte, 1838) de Arizono, Novmeksiko, kaj Teksaso suden ĝis Oaĥako
    Pentrita pasereno Passerina ciris (Linnaeus, 1758) suda Arizono, suda Novmeksiko, suda kaj eosta Teksaso, Oklahomo, Arkansaso, Luiziano, norda Florido, oceanborda Georgio, vintre migras al Meksiko, Centra Ameriko kaj Karibio
  Rozventra pasereno Passerina rositae (Lawrence, 1874) Istmo de Tehuantepeko en Meksikaj subŝtatoj Oaĥako kaj Ĉiapaso
  Oranĝbrusta pasereno Passerina leclancherii Lafresnaye, 1840 Meksiko

Referencoj redakti

  1. Vieillot, Louis Pierre. (1816) Analyse d'une Nouvelle Ornithologie Élémentaire (france). Paris: Deterville/self.
  2. Gray, George Robert. (1840) A List of the Genera of Birds : with an Indication of the Typical Species of Each Genus. R. and J.E. Taylor.
  3. (1970) Check-List of Birds of the World 13. Museum of Comparative Zoology, p. 237–238.
  4. Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  5. Cardinals, grosbeaks and (tanager) allies. World Bird List Version 9.2. International Ornithologists' Union (2019). Alirita 22 June 2019.