Pat SULLIVAN estis desegnisto de komiksoj kaj animitaj filmoj, naskita en 1887 en Sidnejo (Aŭstralio) kaj mortinta la 15an de februaro de 1933.

Pat Sullivan
Persona informo
Naskiĝo 22-an de februaro 1885 (1885-02-22)
en Paddington
Morto 15-an de februaro 1933 (1933-02-15) (47-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Mortokialo pneŭmonitoalkoholismo
Tombo Skrantono
Lingvoj angla
Loĝloko AŭstralioLondonoNov-JorkoLondonoNov-Jorko
Ŝtataneco Aŭstralio
Familio
Edz(in)o Marjorie Gallagher
Infano sen valoro
Okupo
Okupo bildliteraturistofilmproduktoroanimaciisto • boksisto • scenaristofilmreĝisoro • kartunisto • desegnisto • comics creator
vdr

Li studis en Societo de Artoj en Aŭstralio, kaj faris siajn unuajn laboraĵojn kiel karikaturisto. De 1905 al 1907 li sendis siajn desegnaĵojn al ĵurnalo The Worker de sindikato. En 1909 li vojaĝis al Anglio.

Li havis diversajn okupiĝojn, kaj en 1914 li vojaĝis al Usono kaj laboris tie kiel komiksdesegnisto. Li estis asistanto de William F. Marriner, kaj kiam ĉi lasta mortis, en 1914 li "heredis" ties bildstriojn. Unu el tiuj bildstrioj estis Sambo and his Funny Noises, kiun Pat Sullivan portis al filma formo en 1916, en serio kun la titolo Sammy (aŭ Sammie) Johnsin. La filmadon li faris en la Studio Universal de Fort Lee, (Nov-Ĵerzejo, Usono), kie li ekkonis junan artiston, Otto Messmer, kiu ĵus eklernis pri desegnitaj filmoj. Ili laboris kune longtempe, kaj iompostiome la reala desegna laboro de la paro estis farita de Messmer kaj Sullivan rolis pli kiel administranto.

Krom Sammy Johnsin, Sullivan kaj Messmer faris serion de desegnitaj filmoj pri Charlie Chaplin, la serion Boomer Bill, kaj mallongan, neserian, filmon titolita 20000 Laughs under the Sea (anglalingve, la titolo evidente aludas la verkon de Jules Verne: Dudek mil leŭgoj sub la maro, kaj fakte ĝi estis inspirita far filmo de Studio Universal pri la rakonto de la franca verkisto).

En 1919 Sullivan kaj Messmer estis vokitaj far tiama reĝisoro de Studio Paramount, John King, por fari filmo-magazinon Paramount Screen Magazine, kaj Messmer desegnis nigran katon kiu poste fariĝis la fama Kato Felikso.

La sukceso de la nova kato instigis Pat Sullivan forlasi Studion Paramount en 1921 kaj signi kontrakton kun Margaret J. Winkler kiu estis distribuonta la filmojn tutmonde.

Pat Sullivan profitis pro la tutmonda famo de Kato Felikso, ne nur pro bildstrioj kaj filmoj, sed pro la multaj komercaĵoj kiuj komencis aperi.


Bibliografio redakti

  • Maltin, Leonard, Of Mice and Magic. A history of american animated cartoons, New American Library edition, 1980.