Paul Rübig

aŭstra politikisto

Paul Rübig (naskiĝinta la  6-an de majo 1953(nun 1953-05-06) en Wels) estas aŭstra politikisto kaj membro de la Aŭstra Popola Partio (APP).

Paul Rübig
Persona informo
Paul Rübig
Naskiĝo 6-an de majo 1953 (1953-05-06) (70-jaraĝa)
en Wels
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Alma mater Johannes Kepler University Linz vd
Partio Aŭstria Popola Partio vd
Profesio
Okupo forĝistopolitikisto vd
Aktiva en StrasburgoBruselo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Paul Rübig estis elektita al la loka parlamento de Supra Aŭstrio de 1991 ĝis 1996, antaŭ ol li estis membro de la Nacia Konsilio dum kelkaj monatoj, poste estis elektita eŭropdeputito en la unuaj eŭropaj elektoj en Aŭstrio en 1996. Li poste estis reelektita en 1999, 2004, 2009 kaj 2014. Ene de la Eŭropa Parlamento, li sidas en la Grupo de la Eŭropa Popola Partio.

Post la eŭropaj balotoj en Aŭstrio en 2019, li forlasis la Eŭropan Parlamenton. Li iĝis membro de la Estrarode la Eŭropa Instituto de Novigo kaj Teknologio (EINT) kaj membro de la Eŭropa Ekonomia kaj Socia Komitato ekde 2020.