Paul von Thurn und Taxis

Paul Maximilian Lamoral Prinz von Thurn und Taxis, ekde 1866 Paul von Fels (naskiĝis la 27-an de majo 1843 en Kastelo Donaustauf ĉe Regensburg; mortis la 10-an de marto 1879 en Cannes, Francujo), estis la tria ido de Princo Maximilian Karl von Thurn und Taxis kaj de lia dua edzino Mathilde Sophie zu Oettingen-Oettingen und Oettingen-Spielberg (1816–1886).

Paul von Thurn und Taxis
Persona informo
Paul von Thurn und Taxis
Naskonomo Paul Maximilian Lamoral von Thurn und Taxis
Naskiĝo 27-an de majo 1843 (1843-05-27)
en Donaustauf
Morto 10-an de marto 1879 (1879-03-10) (35-jaraĝa)
en Cannes
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per tuberkulozo vd
Tombo Cannes (Grand Jas) Cemetery vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando Bavario vd
Familio
Dinastio Thurn und Taxis vd
Patro Maximilian Karl, 6th Prince of Thurn and Taxis vd
Patrino Princess Mathilde Sophie of Oettingen-Oettingen and Oettingern-Spielberg vd
Gefratoj Prince Gustav of Thurn and Taxis • Maximilian Anton, Hereditary Prince of Thurn and Taxis • Prince Egon of Thurn und Taxis vd
Edz(in)o Elise Stephanie Kreuzer vd
Infanoj Heinrich von Fels vd
Profesio
Okupo militistoaktorosoldato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Amikeco kun Ludoviko la 2-a de Bavarujo redakti

Laŭ deziro de la patro de Paul, Maximilian, tiun ĉi akceptis Maksimiliano la 2-a la 15-an de novembro 1861 en la bavaran armeon kiel oficiro. Pro tio li fariĝis la 1-an de majo 1863 en la aĝo de 18 jaroj ordonportista oficiro de la tiama kronprinco Ludoviko. Ludoviko kaj Paul fariĝis intimaj amikoj, kiam ili en septembro de 1863 pasigis tri semajnojn kune en Berchtesgaden. Post surtroniĝo de Ludoviko en la jaro 1864 Paul plirangiĝis la 18-an de januaro 1865 al persona adjutanto de la reĝo. Dum la sekvaj du jaroj oni ofte komparis la belecon de Paul von Thurn und Taxis kun tiu de la juna reĝo. Li fariĝis la plej intima amiko kaj konfidato de la reĝo.

Kiel la rilato de la reĝo kun Richard Wagner tiu al sia adjutanto Paul ja same malhavis seksan eron, tamen estis nepre famoj en Munkeno, ke Ludoviko amoras kun sia adjutanto. Paul verŝajne skribis taglibron, sed tio ĉi estis – kiel ĉio alia pri li en la arĥivoj de la familio Thurn und Taxis en Regensburg – neniigita.

 
Paul von Thurn und Taxis kiel Lohengrin

Paul kaj Ludoviko celebris kune sian pasion por Richard Wagner kaj la teatro. Paul estis talentita per bela voĉo kaj kantis plurfoje antaŭ la reĝo. Jen aparte menciindas la festo de la 20-a datreveno de Ludoviko la 25-an de aŭgusto 1865, celebrata ĉe Alpsee en Hohenschwangau. Wagner estis studinta kun Paul parton de la opero Lohengrin. Estis elspeze ekipita: Paul – transvestita kiel Lohengrin – surhavis arĝente brilan kirason. Artefarita cigno trenis lin trans la lagon, kaj elektra lumo prilumis la scenon.[1]

Vivo post Ludoviko redakti

En novembro 1866, li estis abrupte elpostenigita, eble pro intrigoj de Richard kaj Cosima Wagner. En 1868 li geedziĝis kun la ne-nobela, juddevena aktorino Elise Kreuzer – rilato, kiun lia patro kaj la nobelfamilio Thurn und Taxis absolute neniel povis akcepti. Li perdis la nobelan princan titolon, la enspezojn, kaj eĉ la familian nomon kaj restis nura barono von Fels. Barono Paul von Fels mortis 35-jara pro tuberkulozo en Cannes. Lia vidvino Elise von Fels (post dua geedziĝo von Fels-Cabisius) ĝuis alte respektatan teatran karieron kaj mortis 90-jara, pli ol 50 jarojn post sia unua edzo.

Referencoj redakti

  1. Georg Jacob Wolf, 1926. König Ludwig II. und seine Welt. Dua eldono, p. 196.

Eksteraj ligiloj redakti