Paulus Edward Pieris Deraniyagala

Paulus Edward Pieris Deraniyagala (1900–1976) estis paleontologo, zoologo kaj artisto el Srilanko.

Paulus Edward Pieris Deraniyagala
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1900 (1900-01-01)
en Kolombo
Morto 30-an de novembro 1972 (1972-11-30) (72-jaraĝa)
en Kolombo
Ŝtataneco Srilanko
Alma mater Universitato HarvardTrinity College
Okupo
Okupo biologo • antropologo • herpetologist
vdr

Li edukiĝis en Trinity College, Kembriĝo. Li entiris en la Harvarda Universitato dum unu jaro en 1924.

Li specialiĝis en faŭnaj kaj homaj fosilioj de la Hinda subkontinento. El 1939 al 1963 li estis la Direktoro de la Nacia Muzeo de Srilanko, kaj el 1961 al 1964 li estis ankaŭ Dojano de Fakultato de Artoj en la Vidĝodaĝa Universitato.

Inter fosilioj kaj specioj kiujn li priskribis, estas la jenaj:

  • La kanibala Balangoda homo, Homo sapiens balangodensis
  • La formortinta Srilanka leono (Leo leo sinhaleyus 1939)
  • La formortinta Srilanka gaŭro (Bibos sinhaleyus 1962)
  • La formortinta Srilanka hipopotamo (Hexaprotodon sinhaleyus 1937)
  • La formortinta Srilanka rinocero (Rhinoceros sinhaleyus 1936)
  • La formortinta Srilanka rinocero (Rhinoceros kagavena 1956)
  • Supozata afrika subspecio de tigro (Panthera tigris sudanensis 1951).

Dum sia veturado tra Ĉinio, li studis la Ĉinan aligatoron kaj publikigis novan genran nomon por ĝi. En la scienca fako de herpetologio li priskribis multajn novajn speciojn de lacertoj kaj serpentoj.[1]

Li ankaŭ identigis la balenan specion Deraniĝagala mezoplodo.

Notoj redakti

  1. "Deraniyagala". The Reptile Database. www.reptile-database.org.