Pecjinci

Peĉinci situas en la mapo en la verda municipo
Blazono de Peĉinci

Bazaj informojRedakti

Pecjinci (petjinci), serbe Пећинци, slave Pećinci, hungare Pecsince estas urbo kaj samtempe municipo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Srem (regiono). La serba vorto "peĉina" signifas: kavo. Ankoraŭ 14 vilaĝoj apartenas al la municipo.

SituoRedakti

Pecjinci situas sur ebenaĵo, 30 km-ojn for de Beogrado.

HistorioRedakti

Komence romianoj vivis tie, poste alvenis diversaj nomadaj triboj. Fine de la mezepoko la turkoj okupis la komunumon. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la loko apartenis al Szerém, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio. En 2002 loĝis en Pecjinci 2659 da homoj, (serboj 2479 (93 %), ciganoj 38, kroatoj 17 po (1 %) kaj aliaj).