Verscio

(Alidirektita el Pedemonte TI)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Verscio (stacidomo).

Verscio estas iama komunumo kaj la ĉefloko de la Komunumaro Melezza kaj la Distrikto Locarno en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 1091 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011. Kun efiko de la 14-a de aprilo 2014 ĝi estis kunigita kun Cavigliano kaj Verscio al la nova komunumo Terre di Pedemonte.

Verscio
Blazono de Verscio
Blazono de Verscio
Blazono de Verscio
Verscio
Verscio
Verscio
former municipality of Switzerland • Ortschaft
Kantono Tiĉino
Komunumo(j) Terre di Pedemonte
Koordinatoj  46° 11′ 2″ N 8° 43′ 59″ O / 46.18389 °N, 8.73306 °O / 46.18389; 8.73306 (mapo)Koordinatoj: 46° 11′ 2″ N 8° 43′ 59″ O / 46.18389 °N, 8.73306 °O / 46.18389; 8.73306 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1091
Areo 3,00 km²
Alteco 245 m super marnivelo
Poŝtkodo 6653
Mapo de Verscio
Mapo de Verscio
Mapo de Verscio
vdr

Geografio redakti

Verscio situas ĉe la enirejo al la valo Centovalli, ĉe la norda flanko de la rivero Melezza, proksimume 5 kilometrojn nordokcidente de la urbo Locarno. Al Verscio apartenas krom la vilaĝo Verscio la kvartalo Pedemonte.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,00 km², de kiuj 67,2% estas kovritaj de arbaro, 11,1% servas por agrikulturo kaj 12,5% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La iama komunumo Verscio limis en nordo al Maggia, en oriento al Tegna, en sudo al Losone kaj en okcidento al Cavigliano.

Trafiko redakti

Tra Verscio pasas la kantona ĉefvojo n-ro 560 de Ponte Brolla al la direkto de Domodossola. Tra la komunumaro kondukas la etspura fervojlinio de Locarno al Domodossola, la tiel nomita Centovalli-Fervojo.

Menciindaĵoj redakti

En Verscio situas la teatra lernejo de la svisa Klaŭno Jakob Dimitri. En la jaro 2005 Dimitri fariĝis honora civitano de la komunumo.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Verscio datiĝas el la jaro 1335 Varzio. Ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Verscio estis la ekonomia kaj politika centro de la Najbararo Pedemonte. Komence de la 21-a jarcento ekzistis projekto kunigi la komunumon Verscio kun la komunumoj Cavigliano kaj Tegno al nova komunumo Terre di Pedemonto, sed en la konsulta baloto de la 22-a de septembro 2012 tiu projekto estis klare malakceptita de la loĝantoj de la tri komunumoj, kial la projekto tiam estis entombigita. Dek jarojn poste nova kuniga projekto estis akceptita. En printempo 2013 okazos antaŭvideble unua elekto de la unua komunuma konsilio de la kreota komunumo Terre di Pedemonto.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti