Peder situas en la plej griza regiono

Bazaj informoj

redakti

Peder, hungare Péder estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Košice-ĉirkaŭaĵo.

Peder situas laŭ rojo, laŭ la hungara landlimo, laŭ flankovojoj. Košice troviĝas 29 km-ojn.

Historio

redakti

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1275 en formo "Pudur". En la 18-a jarcento pro la konstantaj militadoj la vilaĝo senhomiĝis. En 1910 loĝis en Péder 388 homoj, (ĉiuj hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Abaúj-Torna, al distrikto de Torna, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 Péder rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš, dume alvenis slovakoj. En 2001 loĝis en Peder 382 homoj, (310 hungaroj, 43 slovakoj kaj aliaj). Ekde 2008 ambaŭ landoj apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limoj senkontrole estas traireblaj.

Vidindaĵoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti