Pedro J. Ramírez
Pedro José Ramírez Codina (Logroño, 26a de marto 1952) estas hispana ĵurnalisto, nuna direktoro de la reta ĵurnalo El Español kaj antaŭe direktoro de El Mundo kaj Diario 16.
Pedro J. Ramírez | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Pedro José Ramírez Codina |
Naskiĝo | 26-an de marto 1952 (72-jaraĝa) en Logronjo, Rioĥo |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Alma mater | School of Communication of University of Navarra (en) - komunikada scienco (1969–1973) Marist Brothers (en) (1956–1969) University of Navarra School of Law (en) |
Familio | |
Edz(in)o | Ágatha Ruiz de la Prada (2016–2016) nekonata valoro (1976–1995) |
Amkunulo | Ágatha Ruiz de la Prada (1986–2016) |
Infano | María Ramírez (en) ( Rocío) |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto korespondisto universitata instruisto verkisto media proprietor (en) |
Verkoj | El Mundo El Español |
Biografio
redaktiLi studis ĵurnalismon en la Universitato de Navaro. Poste li estis instruisto de nuntempa hispana literaturo en Pensilvanio.
Inter 1975 kaj 1980 li laboris en ABC kaj la 17an de junio 1980 estante 28-jaraĝa estis nomumita direktoro de Diario 16, kiun li eligis el krizo. La 8an de marto 1989 li estis elpostenigita ĉar laŭ liaj deklaroj li malakceptis silentigi la ligon inter la terorista grupo GAL kaj la registaro de Felipe González, kio finfine pruviĝis. En tiu epoko krome li suferis multajn procesojn.
Dum la 1990-aj jaroj li per El Mundo dediĉis sin al informoj kontraŭ la socialista registaro kaj defendis la dekstran Partido Popular eĉ por la Madridaj atakoj de la 11-a de marto 2004, kiuj estis faritaj de islamismaj ĝihadistoj, sed li defendis la teorion ke faris ĝin ETA, kio montriĝis mensogo por favori la dekstran partion PP en la tuja balotado. Li estis direktoro de El Mundo ĝis la 30a de januaro 2014.
Lia kariero estis plenplena je skandaloj.
Verkoj
redakti- Así se ganaron las elecciones. (1979) ISBN 978-84-320-0288-5 kaj ISBN 978-84-287-0488-5
- Prensa y libertad. (1980) ISBN 978-84-7209-104-7
- Todo un rey. (1981) ISBN 978-84-85861-01-9, ISBN 978-84-226-1300-8 e ISBN 978-84-226-1804-1
- El año que murió Franco. (1985) ISBN 978-84-01-33285-2
- La rosa y el capullo: cara y cruz del felipismo. (1989) ISBN 978-84-320-7542-1
- El mundo en mis manos. (1991) ISBN 978-84-253-2248-8
- España sin proyecto: la década felipista. (1993) ISBN 978-84-460-0205-5
- David contra Goliat: jaque mate al felipismo. (1995) ISBN 978-84-7880-539-6
- Amarga victoria: la crónica oculta del histórico triunfo de Aznar sobre González. (2000) ISBN 978-84-08-03653-1 kaj ISBN 978-84-9734-427-2
- El desquite: los años de Aznar (1996-2000). ISBN 978-84-9734-181-3
- Mis 100 mejores cartas del director: 25 años en la vida de España (1980-2005). ISBN 978-84-9734-329-9
- El primer naufragio. (2011) ISBN 978-84-9970-080-9
- La desventura de la libertad. (2014) ISBN 978-84-9060-123-5
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Pedro J. Ramírez en la hispana Vikipedio.