Pedro de Lorenzo

hispana verkisto

Pedro de LORENZO Morales (Casas de Don Antonio, Provinco Cáceres, 7a de aŭgusto 1917 - 20a de septembro 2000) estis hispana verkisto kaj ĵurnalisto. Li estis unu de la fondintoj de la unua poezia revuo de la hispana postmilito: nome Garcilaso. Li estis ankaŭ membro de la Real Academia de Extremadura de las Letras y las Artes.

Pedro de Lorenzo
Persona informo
Naskiĝo 7-an de aŭgusto 1917 (1917-08-07)
en Casas de Don Antonio
Morto 20-an de septembro 2000 (2000-09-20) (83-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater lernejo por edukado - Magistère (en) Traduki
Universitato de Salamanko - juroscienco
Komplutensa Universitato de Madrido - ĵurnalismo Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
ĵurnalisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio kaj kariero

redakti

Li studis juron kaj ĵurnalismon. Direktoris du ĵurnalojn en la 1940-aj jaroj, kaj la literaturan rubrikon de Arriba (1958-61). Li estis ankaŭ redaktoro de ABC kaj vicdirektoro de tiu ĵurnalo inter 1968 kaj 1975. Li ricevis plurajn premiojn.

Komence de la Hispana Enlanda Milito li estis arestita, kaj sekve pasigis du trionojn de la milito en diversaj militprizonoj. Li loĝis en Valencia de Alcántara (Cáceres) ĝis lia edzino, instruistino, atingis postenon ern 1948 en Madrido, kien ili translokiĝis.

En Madrido, li aliĝis al grupo de verkistoj «La juventud creadora», kiuj kunsidis en la Café Gijón de Madrido. Tiukadre, kun Jesús Revuelta, Jesús Juan Garcés kaj José García Nieto, ili kreis en 1943 la unuan poezian revuon de la hispana postmilito: nome Garcilaso, honore al Garcilaso de la Vega, kiu estis renesanca poeto kaj militisto, kadre kun la tiama falangista hegemonia ĉeftendenco. Pedro de Lorenzo direktoris la unuan numeron, dum sekvajn estris García Nieto. Ankaŭ en 1943, li publikigis sian unuan romanon, nome La quinta soledad, verkita en 1939. Kvankam ĝi estis aprobita de la tiama cenzuro, ĝi estis denoncita kiel romano de politika prizonulo, dekomence retirita de la polico kaj finfine akceptita por disvastigo. Pedro de Lorenzo estis ankaŭ elstara preleganto, kaj aŭtoro de centoj da artikoloj en la diversaj gazetoj: nome Ya, Arriba, Pueblo, Blanco y Negro kaj ABC.

Verkaro

redakti

Li strukturigis siajn verkojn en kvin serioj de po sep libroj: nome "Libros de la vocación", "Novelas del descontento" "Memoria de la tierra y los muertos", "Los adioses" kaj "Ultimidades".

Elstarendas Los cuadernos de un joven creador (1971), pri liaj literaturaj konceptoj kaj sentoj, kaj pri la movado Juventud Creadora; kaj Viaje de los ríos de España (1968), unu el liaj plej bone konataj eseoj, kiu kondukis al serio de dokumentaj televidaj filmoj de RTVE en 1975.

Inter liaj libroj pri Ekstremaduro menciendas jenaj: ... y al oeste, Portugal (1946), Extremadura, la fantasía heroica (1961), Capítulos de la insistencia (1975), Despedida por extremeñas (1992), Redoble para Extremadura (1997) kaj Siete alardes al asedio de Extremadura (1997). Li montras tradician konsideron de la regiono kiel naskoloko de konkeritoj en Ameriko, sed ankaŭ aktuale bezonanta disvolvigon. Li aparte interesiĝis pri kvar eroj: nome Mérida kiel romaneca; Badajoz, kiel maŭra regno; Cáceres, senjora; kaj Trujillo, kondukanta al Ameriko, kun Guadalupe kaj Yuste.

Lastare, la grupo de Novelas del descontento, protagonistigitaj de alter ego de la aŭtoro nomita Alonso Mora. Videblas influoj de André Gide, Azorín kaj Gabriel Miró. La intrigo disvolvigas la vivon de Alonso: infanaĝo (Los álamos de Alonso Mora), adolesko kaj fianĉeco ĝis 1931 (Cuatro de familia); seniluziiĝo kaj fuĝo en nokto de junio 1936 en etenda monologo (Gran Café); la milito, fokuse en vesper-nokto de 1938 pere de teatra dialogo (La soledad en armas); samajn tagojn, sed kiel kajera rakontado (Una conciencia de alquiler); la frankisma kvaranteno (Episodios de la era del tiburón); retiro kaj dekadenco de la rolulo (El hombre de La Quintana).

Verkoj

redakti

Libros de la vocación

  • La quinta soledad (1943)
  • ...y al oeste, Portugal (1946)
  • Tu dulce cuerpo pensado (1947)
  • La sal perdida (1947)
  • Guía de forasteros (1974)
  • Fantasía en la plazuela (1953)
  • Los cuadernos de un joven creador (1971)

Los descontentos

  • Una conciencia de alquiler (1952)
  • Cuatro de familia (1956)
  • Los álamos de Alonso Mora (1970)
  • Gran Café (1974). Finalista Premio Planeta 1974.
  • La soledad en armas (1980)
  • Episodios de la era del tiburón (1982)
  • El hombre de la Quintana (1978)

La tierra y los muertos

  • Extremadura, la fantasía heroica (1961)
  • Fray Luis de León (1964)
  • Viajes de los ríos de España (1968)
  • Capítulos de la insistencia (1975)
  • Guía de exiliados (1986)
  • Relicario de Cuenca (1989)
  • Señal de Italia (1988)

Los adioses

  • Elogio de la retórica (1974)
  • La medalla de papel (1970)
  • El libro del político (1973)
  • Letra para un pasionario (1976)
  • Diario de la mañana (1983)
  • Fortuna de los reveses (1984)
  • Círculo de la amistad (1987)

Ultimidades

  • Despedida por extremeñas (1992)
  • Toque de queda (1994)
  • Redoble para Extremadura (1997)
  • Siete alardes al asedio de Extremadura (1997)
  • Cosas de la Niña de las pecas, el Niño y el Puente Viejo (1999)
  • Ahora, ¡a otra cosa! (2000)
  • Libro de gracias (2000)

Eksteraj ligiloj

redakti