Peseux NE

komunumo de Svislando
- La mallongigo NE en Peseux NE staras por la svisa Kantono Neŭŝatelo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Peseux..

Peseux estas komunumo en la distrikto Boudry en Kantono Neŭŝatelo, Svislando. Ĝi havis 5719 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Peseux
Blazono de Peseux
Blazono de Peseux
Blazono de Peseux
Peseux
Peseux
Peseux
former municipality of Switzerland • komunumoparto en Germanio
Kantono Neŭŝatelo
Distrikto Boudry
Koordinatoj  46° 59′ 15″ N 6° 53′ 20″ O / 46.98750 °N, 6.88889 °O / 46.98750; 6.88889 (mapo)Koordinatoj: 46° 59′ 15″ N 6° 53′ 20″ O / 46.98750 °N, 6.88889 °O / 46.98750; 6.88889 (mapo)
Nombro de loĝantoj 5719
Areo 3,43 km²
Alteco 543 m super marnivelo
Poŝtkodo 2034
Komunumkodo 6412
Mapo de Peseux
Mapo de Peseux
Mapo de Peseux
vdr

Geografio redakti

Peseux situas sur terena teraso ĉe la suda deklivo de la Neŭŝatela Ĵuraso rekte okicdente de la kantonĉefurbo Neŭŝatelo, proksimume 120 metrojn super la Lago de Neŭŝatelo kun bela vido al ĉi-lasta. La teritorio de la komunumo etendiĝas en nordo ĝis al la ĵurasa kresto, kiu ĝin limigas de la Valo de Ruz. Tie sur la kresto de Serroue sur alteco de 805 m s.m. troviĝas la plej alta punkto de la komunumo. La komunumo komplete kunkreskis kun la kantonĉefurbo, al kies aglomeraĵo ĝi apartenas.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,43 km², de kiuj 70,6% estas kovritaj de arbaro, 2,9% servas por agrikulturo kaj 27,1% por setlado.[1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Peseux limas en nordo al Valangin, en oriento al la kantonĉefurbo Neŭŝatelo, en sudo al Milvignes, en okcidento al Corcelles-Cormondrèche, kaj en nordokcidento al Val-de-Ruz.

Trafiko redakti

Tra Peseux pasas la kantona ĉefvojo n-ro 10 de Neŭŝatelo al Pontarlier. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A20 troviĝas 2 kilometrojn oriente en Neŭŝatelo proksime al ties vojnodo kun la svisa aŭtovojo A5. La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Neŭŝatelo al La Chaux-de-Fonds. Tra la komunumo pasas ankaŭ la aŭtobuslinio de Neŭŝatelo al Le Locle kaj krome la komunumo estas konektita al la trolejbusreto de la urbo Neŭŝatelo.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Peseux datiĝas el la jaro 1195 kiel Pusoz.[2] En la jaro 1357 la vilaĝa kooperativo de Peseux ricevis de la Grafo Ludoviko de Neŭŝatelo gravajn privilegiojn pri la najbara arbaro, kiuj fariĝis la bazo de la bonfarto de la komunumo. En baloto de la jaro 2007 la loĝantaro de Peseux malakceptis kunigon de la komunumo kun la najbara komunumo Corcelles-Cormondrèche.[3]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti