Peter Kocher

Svisa amatora astronomo

Peter KOCHER estas Svisa amatora astronomo naskiĝinta en 1939. Li vivas en Kantono Friburgo.

Biofgrafio redakti

En 1970, Peter Kocher ricevis licencion en kvar fakoj de la fakultato de sciencoj de la Universitato de Friburgo. Li poste instruis pri geografio ĉe la Kolegio Sainte-Croix de Friburgo ĝis 2004. Pasia pri astronomio, li iniciĝis pri la astrometrio de malgrandaj planedoj sekve al la de pligrandigo de la Observatorio de Épendes. De 2005, li fakiĝis en la serĉo pri asteroidoj, al kiu li dediĉis ĉirkaǔ po 200 noktojn ĉiuj jaroj.

La 2-an de oktobro 2005, Peter Kocher malkovris sian unuan asteroidon agnoskita de Minor Planet Center ; unu jaro poste, li nomis ĝin " Épendes " laǔ la loko, kie troviĝas la observatorio.[1]

Lia dek-unua malkovro estas dediĉita al la urbo kaj la kantono Friburgo.[2][3]

Ĝis 2013, li faris pli ol 27 000 mezurojn kaj malkovris 291 novajn asteroidojn el kiuj 74 estas certigitaj kaj 11 nomitaj. Tiu ĉi jaron li ricevis la honoran doktorecon de la Universitato de Friburgo.[4]

Laŭ Minor Planet Center, li malkovris 94 numerotitajn asteroidojn inter 2005 kaj 2010.[5]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti


En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Peter Kocher en la franca Vikipedio.