Peter Schmidt (tersciencisto)

Peter SCHMIDT [peter ŝmit] (naskiĝis la 17-an de junio 1939 en Gerstungen, mortis la 6-an de februaro 1999 en Freiberg) estis germana tersciencisto kaj bibliotekisto.

Peter Schmidt
Persona informo
Naskiĝo 17-an de junio 1939 (1939-06-17)
en Gerstungen
Morto 6-an de februaro 1999 (1999-02-06) (59-jaraĝa)
en Freiberg
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo bibliotekisto
vdr

Vivo redakti

Peter Schmidt iĝis ministo kaj laboris dum ioma tempo en Turingiaj minejoj. En la jaro 1959 li komencis studi geologion en la Bergakademie Freiberg (Minakademio de Freiberg). Post la diplomo li ankaŭ studis geofizikon ĉe la renoma profesoro Otto Meißer.

Ekde 1968 li laboris en la biblioteko de la minakademio. En 1969 li doktoriĝis. Iom poste li iĝis kuratoro de la antikva kolektaĵo de la biblioteko, tiun ĉi taskon li plenumis ĝismorte.

Schmidt publikigis pli ol 450 verkojn pri tersciencoj kaj pri ties historio. Grava temo de liaj esploroj estis la vivo kaj la verkaro de Abraham Gottlob Werner. Kune kun la estrino de la biblioteko de la universitato en Leoben (Aŭstrio) li iniciatis la simpozion Das kulturelle Erbe in den Montan- und Geowissenschaften (La kultura heredaĵo en la minado kaj la tersciencoj), kiu unuafoje de la 20-a ĝis la 23-a de septembro 1993 okazis en Freiberg. Li krome eldonis fakĵurnalon pri la historio de la tersciencoj, engaĝiĝis en aro da ĉi-fakaj laborrondoj kaj iniciatis monumenton pri Alexander von Humboldt kaj Johann Carl Freiesleben, kiu la 14-an de junio 1995 estis inaŭgurita en Freiberg. Por financi la monumenton li kune kun aliaj aŭtoroj verkis pri Freiberg urban gvidilon.

Komune kun la gotaa historiisto Helmut Roob (1924–2017) Peter Schmidt alirebligis la postlasaĵon de Adolf Schmidt (1860–1944) en la Forschungsbibliothek Gotha (Esplorbiblioteko Gotha) kaj publikigis broŝuron, en kiu ili listigas kaj priskribas la mane skribitan postlasaĵon de la fama geofizikisto, kiu baze kontribuis al la esploro kaj priskribo de termagnetismo kaj estis pioniro de Esperanto en Germanio. En la broŝuro estas listigita kaj priskribita la postlasaĵo, bone ordigite laŭ biografiaĵoj, sciencaj artikoloj kaj notoj pri termagnetismo, meteorologio, astronomio kaj el la gimnazia kaj la studa tempo kaj ankaŭ la leteroj. Enkonduko pri vivo kaj agado de Adolf Schmidt, superrigardo pri vivdatoj kaj bibliografio de liaj publikigaĵoj kompletigas tiun ĉi gravan scienchistorian eldonaĵon, kiu en 1985 plenigis breĉon kaj ĝis hodiaŭ ne perdis ĝian gravecon.[1]

En la jaro 1999 li organizis simpozion okaze de la 250-a naskiĝtago de Abraham Gottlob Werner, sed meze inter la preparlaboroj li subite mortis.

Honorigo redakti

Dum la 5-a simpozio pri la kultura heredaĵo en la minado kaj la tersciencoj en Golden (Koloradio) oni unuafoje honore al Peter Schmidt disdonis la premion Peter-Schmidt-Award. Tiu ĉi premio, aljuĝata ĉiun duan jaron, honoras apartan engaĝiĝon pri la konservo de kulturaj heredaĵoj en la minado kaj la tersciencoj.[2]

Literaturo redakti

  • Non sibi sed publico = Nicht für sich, für die Allgemeinheit : Dr. Peter Schmidt (1939 - 1999) ; Bibliographie seiner Veröffentlichungen / zusammengestellt von Angela Kießling. Veröffentlichungen der Universitätsbibliothek Nr. 134, Freiberg 2001 (biografio kaj bibliografio, germanlingva)
  • Mitteilungen der Deutschen Geophysikalischen Gesellschaft. 2/1999 (Nekrologo)

Referencoj redakti

  1. Helmut Roob kaj Peter Schmidt: Adolf Schmidt (1860-1944). Handschriftlicher Nachlass des Geomagnetikers und Bibliographie seiner Veröffentlichungen verzeichnet und erschlossen von Helmut Roob und Peter Schmidt. Forschungsbibliothek Gotha, Gotha 1985.
  2. Philipp Reichelt: Non sibi sed publico – In Memoriam Dr. Peter Schmidt vom 17. Juni 2019Blog der Universitätsbibliothek (UB) der TU Bergakademie Freiberg Arkivigite je 2020-08-15 per la retarkivo Wayback Machine