Petronio de Bolonjo

La Sankta Petronio (latine Petronius, itale San Petronio) aŭ Petronio de Bolonjo (mortis proksimume en 450) estis episkopo de Bolonjo dum la 5-a jarcento de nia erao. Membro de nobela familio de antikva Romio, li konvertiĝis al kristanismo kaj iĝis pastro. Kiel episkopo de Bolonjo, li interalie realigis la konstruon de la urba baziliko de Sankta Stefano. Je lia memoro konstruiĝis la urbocentra baziliko de Sankta Petronio, kiu ĝis la nuntempo estas la plej granda kristana konstruaĵo de Bolonjo kaj dominas la centran placon de la urbo. Petronio ekde sia sanktiĝo konsideratas la urba patrono.

Sankta
Petronio de Bolonjo
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 399 (0399-11-30)
en Gaŭlio
Morto 1-an de januaro 450 (0450-01-01) (50-jaraĝa)
en Bolonjo
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Roma regno vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
Sanktulo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
pentraĵo de Ubaldo Gandolfi el la 17-a jarcento
la ne-finkonstruita fasado de la baziliko Sankta Petronio